Tonlingvo: Malsamoj inter versioj

1 515 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
fajflingvoj, muzikaj lingvoj
( )
(fajflingvoj, muzikaj lingvoj)
=== Tonsinkronigo, tonakcento ===
 
En kelkaj tonlingvoj oni ne povas konsideri la tonalton en si mem distingiva. Anstataŭe estas malsama sinkronigo de la tonaj movoj kun la segmentoj, kiu estas distingiva. Tio estas la kazo en la skandinaviaj tonlingvoj <ref>Gösta Bruce & Eva Gårding (1978) ”A prosodic typology for Swedish dialects”. In Gårding, Bruce, Bannert (eds) ''Nordic Prosody: Papers from a Symposium'', p. 219-229. Dept. of Linguistics and Phonetics, Lund University.</ref>. En tiuj ekzistas distingo inter du ''tonakcentoj'', nomataj "akcento 1", aŭ "akuta akcento" kaj "akcento 2" aŭ "grava akcento". Tiu lasta tamen nur ekzistas en plursilabaj vortoj. La vario de la sveda parolata en [[Finnlando]] ne estas tona. La [[dana]] ne plu estas tona lingvo, sed restas fenomeno, nomata ''stød'' 'puŝo', kiu montriĝas en momenta forfalo de regula tono en vokalo de vortoj, kiuj en la [[sveda lingvo]] havas akcenton 1. La dana dialekto parolata sur la insuloen [[Bornholm]] similas al la sudsvedaj dialektoj kaj retenas la tonakcentan distingon.
 
=== Ton-voĉregistro ===
| 'freŝa'
|}
 
En aliaj tonlingvoj, ekzemple la [[taa lingvo]] (''ǃXóõ'', el la [[kojsana lingvaro]]), tonalto kaj voĉtipo kombiniĝas pli libere<ref>{{cite book | author=Traill, Anthony | year=1985 | title=Phonetic and phonological studies of ǃXóõ Bushman | publisher=Helmut Buske | location=Hamburg | isbn=3871186694 }}</ref> .
 
=== [[Fajflingvo]]j ===
[[Fajflingvo]]j ne kutimas esti grupataj kune kun ordinaraj tonlingvoj, sed el akustika vidpunkto fajfo estas simpla tono kaj ekzistas nenio kroma en fajfata komunikaĵo. En [[fajflingvo]]j kiuj baziĝas sur tonlingvoj, ofte konserviĝas la tonaj distingoj en ordinara parolo. En aliaj, la tonalto de la fajfado ne spegulas la [[prozodio]]n de la normala parolo sed anstataŭe certajn ecojn de parolsonoj. En tiuj kazoj, ekzemple en [[silbo]], la tonalto de la fajfado estas tiu, kiun oni ankaŭ povas percepti (ne tre klare) en senvoĉa flustra parolo, kaj kiu varias kun la [[loko de artikulacio]] de la parolsonoj.
 
=== Muzikaj lingvoj ===
En la [[konstruita lingvo]] [[solresolo]], kiu kutimas esti nomata ”muzika lingvo”, muzika tonskalo estas uzata kiel distigiva dimensio de la [[fonemo]]j, sed tio konfliktas kun la uzado de tono en [[natura lingvo|naturaj lingvoj]]. En tiuj per tonalto komunikiĝas paralingvistika informo pri la parolanto kaj ties emocio kaj sinteno kaj pragmatika informo pri tio, kio estas komunikata. Tio apenaŭ eblas se fonema informo postulas fiksitajn muzikajn intervalojn.
 
== Notoj ==
 
[[Kategorio:Tonlingvoj| ]]
[[Kategorio:Lingvistiko]]
[[Kategorio:Lingvotipoj]]
 
{{Link GA|ru}}
1 773

redaktoj