Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

66 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
tonemoj
En [[lingvistiko]] ([[fonologio]], [[fonetiko]]) '''tonlingvo''' aŭ '''tona lingvo''' estas [[lingvo]], en kiu la tono havas [[leksiko|leksike]] distingivan funkcion. En tiaj lingvoj ekzistas malsamsignifaj [[vorto]]j (aŭ [[morfemo]]j), kiuj distingiĝas unu de la alia nur per sia tono. En tonlingvoj la tono nedisigeble apartenas al la vorto aŭ morfemo. Ekzistas ''tonemoj'', kiuj funkcias kiel ''[[fonemo]]j''. Tipe, la signifodistingo estas ligita al ŝanĝo de la [[tonalto]] aŭ de la konturo de la tono, sed ankaŭ aliaj tonrilataj ecoj povas esti distingivaj. La plej multaj el la nuntempe tutmonde parolataj lingvoj estas tonlingvoj, sed ilia parolantaro (malgraŭ la multaj parolantoj de la [[ĉina lingvaro|ĉinaj lingvoj]]) ne ampleksas la plimulton de ĉiuj homoj.
 
Lingvoj kiuj uzas tonon nur por distingoj sur la nivelo de [[frazo]]j kaj konversaciaj parolturnoj, ofte por indiki finon aŭ nefinon de parolturno kaj por distingi demandon disde konstato, estas nomataj ne '''''tonaj lingvoj''''' sed '''''[[intonacio|intonaciaj lingvoj]]'''''. Multaj tonlingvoj tamen ankaŭ utiligas tonon por distingoj je fraza kaj parolturna niveloj. Oni do povas diri, ke tiuj estas kaj tonaj kaj intonaciaj lingvoj. Tio validas ekzemple por la [[ĉina lingvaro|ĉinaj lingvoj]].
[[de:Datei:Vier Toene des Hochchinesischen.svg|thumb|Tonaltoj kaj -konturoj en la Norma Ĉina lingvo]]
 
[[dosiero:Pinyin Tone Chart.png|thumb|180px|Konturoj de la tonoj en la norma ĉina lingvo]] En praktika sistemo por indiki konturajn tonojn en lingvistikaj studoj oni distingas kvin nivelojn inter 1 kaj 5, kaj la konturoj povas esti priskribataj per sinsekvo da ciferoj. Tio ilustriĝas ĉi-apude per la ekzemplo de la [[Norma ĉina lingvo]]. En ĝi, oni povas distingi inter kvin tonoj, el kiuj tamen nur kvar estas distingivaj tonemoj. La kvina estiĝas nur kiam iu el la distingivaj tonoj neŭtraliĝas en la parolo.
 
* unua tono, [[pinjino|pinjine]] ''ā'', /55/ alta tono
1 767

redaktoj