Kariboj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: frr:Kariiben; cosmetic changes
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Dibujo de mujer caribe.jpg|thumb|Desegnaĵo pri karibino de Charles E. Taylor (1888).]]
 
La '''kariboj''' — nomataj '''karibaloj''' aŭ '''galiboj''' en kelkaj historiaj dokumentoj, vortoj derivataj de la prakariba vorto ''*karipona:'' 'homo(j)'— estis popolo kiu, en la momento de la [[Malkovro de Ameriko]] en la 16-a jarcento, okupis la nordorienton de [[Venezuelo]] kaj plurajn insulojn de la [[Malgrandaj Antiloj]]. Ili malaperis kiel konsekvenco de la eŭropa koloniado, kvankam la posteuloj miksitaj kun afrikdevenuloj de la insulo [[Sankta Vincento (insulo)|Sankta Vincento]] vivas nuntempe en [[Honduro]]. La kariboj formis parton de la plej ampleksa lingva familio nomata laŭ ili kaj kies aliaj membroj troviĝas en la nordo de [[Sudameriko]].
 
La kariboj estis inter la unuaj amerikaj popoloj kiujn la eŭropanoj konis. En la kronikoj oni komparas ilin kun la [[tainoj]] el araŭaka lingvo kiuj alvenis al la Antiloj antaŭ ol la kariboj. Tiel, kiam la tainoj estis vidataj kiel paca popolo kaj kun altnivela kulturo, la kariboj estis vidataj kiel militemaj kaj sovaĝaj, kiel praktikantoj de la [[antropofagio]]. Fakte, ilia nomo estas la origino de la vortoj ''[[kanibalo]]'' kaj ''[[kanibalismo]]'' kiuj en pluraj eŭropaj lingvoj estas priskribataj kiel la praktiko nutri sin per homa karno. Laŭ [[Reta Vortaro]] kanibalo estas ''Voranto de sam-speciuloj''.
 
== Ekspansio de la kariboj ==
[[dosieroDosiero:CaribanLang02.png|left|280px|thumb|Etendiĝo de la karibaj lingvoj]]
 
La kariba [[lingva familio]] ankoraŭ hodiaŭ estas unu el la plej ampleksaj de [[Ameriko]], ne nur pro la granda kvanto da lingvoj kaj triboj el kiuj ĝi konsistis, sed ankaŭ pro ĝia ekspansiema trajto. Pro tio estiĝis kulturaj diferencoj tre profundaj inter la kariboj de unu regiono al aliaj, laŭ la surlokaj adaptiĝoj kaj la kontaktoj kun aliaj etnoj.
Linio 12:
Pluraj antropologiaj faktoroj influis en la kariba ekspansio tra Ameriko; inter ili la [[navigado]], kaj en la maro kaj en riveroj, kaj la [[eksogamio]]. La okupitaj teritorioj laŭ la historiaj spuroj etendiĝas ekde la nordo de la [[rivero Amazono|Amazono]] ([[karihonoj]], panaroj), ĝis la flanko de la [[Andoj]], kie elstaris la [[jukpaoj]], mokooj, ĉaparoj, karatoj, parisoj, kiri-kiroj, ktp.; kaj de la brazila ebenaĵo ĝis la fontoj de [[Ŝinguo (rivero)|Ŝinguo]]: [[jumaoj]], palmejaoj, bakairioj, en la Nigra rivero; jaŭperioj kaj kriĉanoj. En [[Franca Gviano]]; galibioj, akavoioj kaj kalinoj.
 
La ĉefa areo kie la kariboj disvolviĝis verŝajne estis la nordo de Kolombio kaj Venezuelo. La plej nordaj punktoj atingitaj de ili estis la [[Grandaj Antiloj]], kiel [[Kubo]] kaj [[Hispanjolo]]. En la sudokcidento la plej sudaj punktoj verŝajne estis la departemento Loreto en Peruo kaj en la sudoriento ĉe la [[Ŝinguo (rivero)| rivero Ŝinguo]] en [[Mato Grosso]] ([[Brazilo]]).
 
[[Kategorio:Karibio]]
[[kategorioKategorio:etnojEtnoj en Ameriko]]
 
[[cs:Karibové]]
Linio 26 ⟶ 25:
[[fi:Karibit]]
[[fr:Caraïbes (peuple)]]
[[frr:Kariiben]]
[[fy:Kariben]]
[[gl:Caribe (etnia)]]