Kompostado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Komposti''' estas transformi manuskripton, kunmetante la tipografiajn elementojn necesajn por povi presi ĝin. Origine ''kompostado'' estis la kunmetado de lignaj aŭ metalaj (plej ofte plumbaj) [[tipo (tipografio)|tiparoj]]. Komence la tipoj estis mane metitaj unu apud la alia de la kompostisto.
 
Oni konsideras la germanon [[Johannes Gutenberg]] (1400? - 1468) inventinto de la kompostado per moveblaj tipoj en Eŭropo, post kiam en Ĉinio jam en la unua duono de la 8-a jarcento tiu tekniko estis konata. En [[Koreio]] oni uzis tian farmanieron ekde la dektria jarcento. Pli-malpli samtempe kun Gutenberg ekuzis tiun teknikon [[Christoffel Plantijn]] en [[Antverpeno]].
 
En la 20-a jarcento aperis kompostmaŝinoj kun klavaro, en kiuj la bezonataj plumbaj tipoj aŭtomate estis prenitaj el tipujoj kaj eniris la [[galeo]]jn, la prespretajn paĝojn. Tiu tekniko estis nomata plumba kompostado.