Fugger: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota modifo de: nl:Fugger (geslacht)
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
Kvankam Andreas kaj liaj posteuloj estis pli entreprenemaj kaj akiris rapide grandan posedaĵon, ili bankrotis en 1499, ĉar ili troentreprenis kaj perdis juĝproceson. Tiu branĉo de la Fugger-familio estas la ''Fugger vom Reh'' (kapreola Fugger) loĝis poste en suda, meza kaj orienta parto de Germanio.
 
Jakob edzinigis en 1441 filinon de moner-prega majstro. La bopatro bankrotis post tri jaroj, pro tio Jakob pli atenteme entreprenis kaj ricĉiĝisriĉiĝis per elteno kaj forta laboro. Li iĝis en 1463 membro de la komerca gildo, mortis en 1469. Li havis sep filojn, el kiuj Ulrich kaj Georg sukcese evoluigis la internaciajn kontaktojn, interesojn de la entrepreno. Ili ricevis en 1473 lilian blazonon, tiel oni nomas tiun branĉon de la familio ''Fugger von der Lilie''. Ili traktis – helpe de la pli maljuna frato, Markus, vivanta en Romo – la enspezojn de la [[papo|papa]] kortego, ricevita pro vendo de la indulgencaj slipoj. Inter 1508 kaj 1515, ili luis la rajton pri monfarado, en [[Romo]].
 
Ulrich kaj Georg fondis propran agentejon en [[Venecio|venecia]] palaco de la germanaj komercistoj. Ili plej juna frato („Riĉa”) Jakobo la 2-a – kiu komence estis intruata al pastro – lernis en tiu urbo (ekde1478) modernan [[librotenado]]n. Li transprenis en 1485 gvidadon de la Fugger-agentejo de [[Innsbruck]] kaj kun bona komerca sento aliĝis al ekspluato de la minejoj en [[Tirolo]], donis longtempajn kreditojn al ĉefprinco Sigismundo, kaj reĝo [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]]. Ĉar ili akiris grandegajn profitojn, la Fugger-oj financis minadon en Silezio. Tie Jakobo – kun helpo de minista spertulo – akiris lurajtojn de la kuprominejoj de Banská Bystrica, en 1495. La minejoj evoluis al grava centro.