Lijiang: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Arandir (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 3 bildoj + 1 komunejoj + 4 eksteraj ligiloj + 1 kategorioj + (vidu diskuton)
Linio 1:
[[Image:Lijiang.png|left|140px|]]
 
'''Lijiang''' estas antikva urbo en la nordokcidenta parto de la [[Ĉinio|ĉina]] provinco [[Yunnan]].
 
Lijiang areas je 3,8 kvadrataj kilometroj kaj havas 25 000 loĝantojn el 6 200 familioj. Tie vivas dekkelkaj naciecoj, inkluzive de naxi-a, lisu-a, pumi-a, han-a, bai-a, yi-a, [[Tobetoj|tibeta]] ktp. Inter ili, naxi-naciecanoj sin nombras je 184 miloj, okupante 57% de la totala loĝantaro de Lijiang.
 
La topografia situo de Lijiang kliniĝas de nordokcidento al sudoriento, sin mallevante kiel ŝtuparo. La plej alta loko estas la ĉefpinto de la pitoreska monto [[Yulong]] (Jada Drako en la ĉina lingvo ), kaj altas je 5 596 metroj super la marnivelo, kaj la plej malalta loko estas valo de la rivero Jinsha, 1219 metrojn super la marnivelo.
 
La antikva urbo Dayan de Lijiang situas sur altebenaĵa tereno, 2 400 metrojn super la marnivelo, sub piedo de la monto Yulong. La antikva urbo Dayan estis konstruata en tempo de la fino de la [[12-a jarcento]] ĝis la meza periodo de la 13-a. La urbo areas je 3,8 kvadrataj kilometroj. En la pasinteco troviĝis prefektejo en la urba suda parto, kaj ĉirkaŭ la prefektejo vidiĝas palacoj kaj ĝardenoj. Sur la orienta-okcidenta ĉefa akso de la urbo viciĝas ŝtonaj portaloj, lagetoj, haloj, turoj kaj pavilonoj. Siatempe fama vojaĝisto el la [[dinastio Ming]] (1368 – 1644 ) Xu Xiake estis surprizita pro imponeco de la urbaj konstruoj. Li admiris dirante: “La eleganteco de ĉi-tieaj palacoj similas al tiuj de la imperiestro!”
 
La norda parto de la antikva urbo Dayan estas komerca kvartalo kun la strato Sifang kiel la centro. Kvar trunkaj vojoj etendiĝas en kvar direktoj laŭ la radia formo. Ĉe la stratoj sidas diversaj vendejoj kaj butikoj. En la urba orienta parto iam ekzistis antikva rezidejo de la urba magistrato, nun videblas tie portalo kaj temploj Wenmiao kaj Wumiao.
 
La lago Nigra Drako situanta norde de la urbo estas la ĉefa akva fonto de la antikva urbo Dayan. La travideble klara akvo de la lago serpentumas de nordo suden, dividiĝas en tri branĉojn ĉe la bildeca ponto Shuangshi, kaj ĉiu el ili plue dividiĝas en sennombrajn fluojn, kiuj preterpasas domojn, placojn kaj diversajn konstruojn, formante tian fenomenon, ke la ĉefaj stratoj sterniĝas laŭ rivero, stratetoj sin trovas ĉe fluoj, kaj konstruoj sidas super akvo. En la tuta akvoflua reto de la antikva urbo Dayan vidiĝas 354 diverstipaj pontoj ŝtonaj kaj lignaj, tiel ke la denseco de pontoj en la antikva urbo Dayan de Lijiang rekordas en Ĉinio.   
 
Alia rimarkinda trajto de la antikva urbo de Lijiang estas, ke ĝi ne havas urban muron. La antikva urbo Dayan de Lijiang siatempe estis unu el la plej famaj komercaj centroj en la okcidenta parto de la provinco Yunnan, grava nodo de la antikva Tea Vojo historie, kaj estis ankaŭ grava politika kaj ekonomia urbo en la pasinteco.
 
La popolaj loĝejoj de la antikva urbo Dayan de Lijiang havas reliefan naciminoritatan trajton. La kortaj domoj estas konstruitaj laŭ la topografia alteco, en du etaĝoj aŭ tri etaĝoj, kaj aspektas solidaj kaj belegaj. La urbaj vojoj estis ĝenerale pavimitaj per ŝtonaj platoj, pro tio sur stratoj ne troviĝas koto en la pluvaj tagoj, nek polvo en la sekeca tempo.
 
Estante konata historia kultura urbo, la antikva urbo Dayan de Lijiang enkorpigas aparte karakterizajn loĝan medion, indiĝenan kulturon kaj morojn de Naxi-nacieco. Tio estas ne nur valorega kultura heredaĵo de Ĉinio, sed ankaŭ de la tuta homaro.
 
Estante konata historia kultura urbo, la antikva urbo Dayan de Lijiang enkorpigas aparte karakterizajn loĝan medion, indiĝenan kulturon kaj morojn de Naxi-nacieco. Tio estas ne nur valorega kultura heredaĵo de Ĉinio, sed ankaŭ de la tuta homaro.
En decembro de la jaro [[1997]], la antikva urbo Dayan de Lijiang estis enlistigita de [[Unesko]] en la Katalogon de [[Monda Heredaĵo de UNESKO|Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj]].
 
En decembro de la jaro [[1997]], la antikva urbo Dayan de Lijiang estis enlistigita de [[Unesko]] en la Katalogon de [[Monda Heredaĵo de UNESKO|Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj]].
<gallery>
Dosiero:Lijiang-canales-l02.jpg|<!-- thumb|left|180px|en:Old city Channels in Lijiang en->eo:Malnova urbo (Ŝaneloj, Markoloj) (in, en) _Lijiang_ sv:Gamla stadens kanaler i Lijiang. sv->eo:_Gamla_ _stadens_ _kanaler_ i Lijiang. -->
Dosiero:Altstadt von Lijiang.JPG|<!-- thumb|left|180px|de:Altstadt von Lijang -->
Dosiero:Lijiang-canales-l03.jpg|<!-- thumb|left|180px|es:Canales en la ciudad antigua de Lijiang. es->eo:_Canales_ _en_ _la_ urbo _antigua_ _de_ Lijiang. -->
</gallery>
<br clear=all>
{{Commons|Lijiang}}
<br clear=all>
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} http://www.terragalleria.com/asia/china/lijiang/lijiang.html <!-- zh:丽江图片 en:Picture gallery en->eo:Bildo (galerio, kabineto) de:Bildergalerie sv:Picture gallery -->
{{el}} http://www.chinahighlights.com/lijiang/map.htm <!-- en:Maps of Lijiang en->eo:Mapoj (da, de) _Lijiang_ sv:Maps of Lijiang sv->eo:_Maps_ _of_ Lijiang -->
{{el}} http://whc.unesco.org/en/list/811 <!-- en:UN World Heritage Site Old Town of Lijiang en->eo:_UN_ (Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, Monda Heredaĵo de UNESKO) Malnova Urbo (da, de) _Lijiang_ sv:UNESCO World Heritage Centre - Old Town of Lijiang sv->eo:Unesko _World_ _Heritage_ Centro (Francio) - _Old_ _Town_ _of_ Lijiang -->
{{el}} http://www.yn.gov.cn/yunnan,china/74591968339951616/index.html <!-- en:Yunnan Government website on administrative divisions in Yunnan Province (Chinese) en->eo:Yunnan Registaro retejo (super, sur) _administrative_ (divizioj, dividoj) (in, en) Yunnan Provinco ((Ĥina, Ĉina)) -->
{{Aldonaj bildoj}}
{{Aldonaj eksteraj ligiloj}}
[[Kategorio:Urboj de Ĉinio]]
 
[[de:Lijiang]]
Linio 27 ⟶ 42:
[[es:Lijiang]]
[[fr:Lijiang]]
[[nl:Lijiang]]
[[ja:麗江]]
[[nl:Lijiang]]
[[sv:Lijiang]]
[[zh:丽江]]