Theodor Čejka: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Revuo Internacia
Bilík al Bílík
Linio 20:
Li estis filo de ĝendarmo en [[Holešov]]. La patro estis translokita al [[Hukvaldy]], kie Teodoro travivis la tutan infanaĝon. Inter la jaroj 1893-1898 li studis kaj abiturientiĝis en instituto por instruistoj en [[Příbor]] apud [[Nový Jičín]]. Poste li fariĝis instruisto ĉe knaba lernejo en Bystřice pod Hostýnem, kie li instruis inter 1898 kaj 1937. Li enkondukadis novajn metodojn de instruado, kulturis turismon, skiadon kaj bicikladon, ekkonadon de la naturo, civitanan respondecon. Dum la unua mondmilito li laboris en armea centro de [[Ruĝa Kruco]] en la ĉefepiskopa palaco de [[Kroměříž]]. En 1919 li eksiĝis el la romkatolika eklezio. En 1925 li ligis civilan geedziĝon kun Dobroslava Ryčanová, filino de kuracisto, aktiva skoltino kaj [[Sokolo|sokolanino]]. Ekde tiu tempo li subskribadis sin Theodor Ryčan Čejka (Th. R. Čejka). Post 1937 li emeritiĝis kaj foriris al [[Chvalčova Lhota]], kie li loĝis ĝis sia morto en dometo, kiun li mem projektis. Li estis entombigita en Bystřice pod Hostýnem. En 1929 naskiĝis lia filo [[Mirek Čejka]], grava ĉeĥa lingvisto, kies filo [[Marek Čejka]] (1975) estas publike aktiva kiel specialisto pri Proksima Oriento.
 
Esperantisto de antaŭ [[1900]], Čejka verkis la unuajn bonegajn [[lernolibro]]jn en kunlaboro kun la eminenta [[komeniologo]] [[Josef Krumpholc|J. Krumpholc]], [[Jan Holub]] kaj [[Valentin BilíkBílík]], aperintaj en aro da [[eldono]]j, la unua aperis en [[1900]]. Li verkis ankaŭ [[vortaro]]jn, kiel ekzemple Esperanto-Ĉeĥan vortaron, 1906 (?), 2a eld. 1908, 170 p., Ĉeĥan-Esperantan vortaron 1906, 123 p. kaj aliajn.
 
[[L. K.]] [[Redaktoro]] de la iama [[Internacia Pedagogia Revuo]], [[Revuo Internacia]], [[Bohema Esperantisto]] kaj [[Germana Esperantisto]].