Antonín Přidal: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Antonín Přidal''' (naskiĝis la 13-an de oktobro 1935 en Prostějov) estas ĉeĥa tradukisto el la angla, hispana kaj franca, verkisto, publicisto kaj universitata pedag...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:05, 25 sep. 2011

Antonín Přidal (naskiĝis la 13-an de oktobro 1935 en Prostějov) estas ĉeĥa tradukisto el la angla, hispana kaj franca, verkisto, publicisto kaj universitata pedagogo.

Vivo

Antonín Přidal frekventis gimnazion en Uherské Hradiště. Post abiturientiĝo li studis inter 1953 kaj 1958 anglistikon kaj hispanistikon ĉe la Filozofia Fakultato de Masaryk-universitato v Brno (tiutempe ankoraŭ nomata Universitato Jan Evangeslista Purkyně, kies nomon post 1990 akceptis universitato en Ústí nad Labem). En 1982 li akriris titolon doktoro de filozofio. Li kunlaboris kun la Ĉeĥa Radio en Brno (1960–1970). Li aŭtoris tie ciklojn Malgranda Lernejo de Poezio, Shakespeare por Komencantoj kaj Vagado tra Libroj kaj Muziko, kunaŭtoris programon Ĝis Revido Sabate. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj oni malpermesis al li publikigi, tiam liaj tradukoj estis eldonataj sub la nomo de ĉeĥa lingvisto Mirek Čejka, nur post 1990 ili povis reaperi sub lia propra nomo.

Li aktivis kiel dramaturgo en filma Barrandov studio (1990–1991). En la 1990-aj jaroj li havis en la televido plurajn diskutprogramojn, kiuj havigis al li popularecon (Klubo Vesperto kaj De Okuloj al Okuloj). Nun li laboras ĉe Teatra Fakultato de Janáček-Akademio de Muzaj Artoj en Brno (ekde 1991 kiel docento kaj ekde 1993 kiel profesoro), kie li gvidas atelieron de radiofona kaj televida dramaturgio kaj scenaristiko.

En 1998 li akiris Premion Ferdinand Peroutka por ĵurnalistoj. En 2007 oni aljuĝis al Antonín Přidal Ŝtatan Premion por Literaturo kaj Tradukado.

Poemaroj

  • Neznámí ve městě (Nekonatoj en urbo, 1966)
  • Smrt na ostrově (Morto sur insulo, 1966)
  • Nahý v trní (Nuda en dornovepro, samizdato 1987)
  • Hlavy nehlavy (Kape senkape, samizdato 1988)
  • Sbohem ale čemu (Adiaŭ sed al kio, 1992)

Dramoj (en radio, televido, filmo)

  • Všechny moje hlasy (Ĉiuj miaj voĉoj, 1967)
  • Sudičky (Parcoj, 1968)
  • Komedie s Quijotem (Komedio kun Quijote, 1983)
  • Holubí starosti (Kolombaj zorgoj, 1990)
  • Pěnkava s loutnou (Fringelo kun liuto, 1991)
  • Sáňky se zvonci (Sledo kun sonoriloj, 1991 kaj 1993)
  • Noc potom (Nokto poste, 2000)
  • Půl domu bez ženicha (Domduono sen fianaĉo, 1980)
  • Straka v hrsti (Pigo enpoŝigita, 1983, enscenigita 1991)
  • Políček číslo 111 (Vangofrapo numero 111, 1994)
  • Valčík na uvítanou (Bonveniga valso, 1995)
  • Elektrický nůž (Elektra tranĉilo, 2000)


Tradukoj

Per siaj tradukoj li intimigis al la ĉeĥaj legantoj angle kaj hispane verkitan poezion kaj dramojn, enĉeĥigis ankaŭ prozajn verkojn de la moderna angla, aŭstralia kaj usona literaturoj, kutime kun bonegaj komentoj. Populara estas lia traduko de libro O Kaplan! My Kaplan! de Leo Rosten, pri la problemoj de fremdlingvaj kursanoj, kiuj vane klopodas ekposedi la anglan lingvon, kvankam ili vivas en Nov-Jorko kiel enmigrintoj kaj aŭdas la lingvon ĉiutage ĉirkaŭ si de mateno ĝis vespero. Iliajn komikajn erarojn devis la tradukisto sprite esprimi per la ĉeĥa lingvo kaj tamen ne lasi la leganton forgesi, ke la scenoj okazas en Usono anglalingve. Inter liaj aŭtoroj estas anglalingvaj Robert Byl, Truman Capote, Frederick Forsyth, George Grossmith, William Hazlitt, Joseph Heller, Gilbert Keith Chesterton, Galway Kinnell, Edward Lear, David Lodge, Robert Lowell, Norman Mailer, John Boynton Priestley, Kenneth Rexroth, William Saroyan, William Shakespeare, Isaac Bashevis Singer, Dylan Thomas, John Updike, Daniel Weissbort kaj Patrick White, la franca Moliero kaj hispanaj Antonio Arrufat, Federico Garcia Lorca, Justo Jorge Padrón kaj Juan Ruiz.


Eksteraj ligoj