Laoso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Forviŝis la tutan entenon el la paĝo
Linio 1:
{{nuna ADLS}}
{{Landtabelo
| nomoenlokalingvo =Laosa Popola Demokratia Respubliko<br />ປະຊາຊົນລາວ (''Sathalanalat Paxathipatai Paxaxon Lao'')
| flago = [[Dosiero:Flag of Laos.svg|120px|[[Flago de Laoso]].]][[Flago de Laoso]]
| blazono =[[Dosiero:Coat_of_arms_of_Laos.svg|120px]]
| nacia himno =[[Pheng Xat Lao]]
| nacia devizo =ສັນຕິພາບ ເອກະລາດ ປະຊາທິປະໄຕ ເອກະພາບ ວັດທະນາຖາວອນ (Paco, sendependeco, demokratio, unueco kaj prospero)
| lokigo-bildo =[[Dosiero:LocationLaos.svg|220px]]
| oficiala lingvo =[[Laŭa lingvo]]
| lingvoj = [[Laŭa lingvo|Laŭa]], [[Taja lingvo|taja]]…
| ĉefurbo = [[Vjentiano]]
| religio = [[Budhismo]]
| km2 = 236 800
| akvo = 2
| loĝantoj = Laosanoj
| loĝantaro = 5 635 967 (2002)
| loĝdenso = 24
| vivlongeco =
| valuto = [[Laosa kipo]]
| valuta kodo = LAK
| horzono = +7
| ttt = la
| landkodo =
| tel = +856
| politika sistemo = [[Popola respubliko]]
| ŝtatestro = [[Choummaly Sayasone]]
| ĉefministro = [[Bouasone Bouphavanh]]
| nacia tago = [[2-a de decembro]]
| sendependeco = [[19-a de julio]] [[1949]]
| de kiu = [[Francio]]
| esperanto-asocio =
| MEP = 13,75 miliardoj $
| MEP jaro =
| MEP pokapa = 2 200
}}
 
'''Laoso''' ([[ laosa lingvo|laose]]: ສາທາລະນະລັດ ປະຊາທິປະໄຕ ປະຊາຊົນລາວ Sathalanalat Paxathipatai Paxaxon Lao, oficiale '''Laosa Popola Demokratia Respubliko'''), estas [[lando sen maraliro|senmara lando]] en [[Sud-Orienta Azio]], ĉirkaŭata de [[Mjanmaro]] kaj [[Ĉina Popola Respubliko]] en la nordokcidento, [[Vjetnamo]] en la oriento, [[Kamboĝo]] en la sudo kaj [[Tajlando]] en okcidento. Ĝia loĝantaro estas kalkulata je 6,8 milionoj da personoj en [[2009]].
 
La historio de Laoso komenciĝas de la Reĝlando kiu ekzistis ekde la 14-a ĝis la [[18-a jarcento]] kiam ĝi dividiĝis en tri apartaj reĝlandoj. En [[1893]], la tri reĝlandoj iĝis [[Franca kolonia imperio|franca protektorato]], ili estis [[Reĝlando Luangprabango]], [[Reĝlando Vjentiano]] kaj [[Reĝlando Ĉampasako]], sub la formo nun konata kiel Laoso. Ĝi atingis mallongdaŭran sendependecon en la jaro [[1945]] post la japana okupado, sed revenis al franca regado ĝis atingi aŭtonomion en [[1949]]. Laoso sendependiĝis en [[1954]], kiel parlamenta monarkio sub [[Sisavang Vong]]. Baldaŭ post la sendependiĝo, komenciĝis longa [[Laosa Enlanda Milito|enlanda milito]], kiu metis finon al la monarkio, kiam la komunisma movado [[Pathet Lao]] prenis la potencon en [[1975]].
 
Laoso estas [[unupartiismo|unupartia]] [[socialisma ŝtato|socialisma respubliko]]. La ĉefurbo estas [[Vjentiano]]. Aliaj grandaj urboj estas [[Luangprabango]], [[Savannaĥet]] kaj [[Pakse]]. La oficiala lingvo estas la [[laosa lingvo|laosa]]. La plejparto de la loĝantaro estas [[laosa popolo|laosanoj]], praktikantoj de indiĝenaj religioj aŭ [[budhismo]]. Ĝi estas kreskanta potenco je elektra energio eksportata al najbaraj landoj kiel Tajlando, Ĉinio kaj Vjetnamio kaj la ekonomio rapide akceliĝas per la vendado de metaloj.<ref name="autogenerated2">{{cite web|url=http://www.ft.com/cms/s/0/2d309312-1cb3-11e0-a106-00144feab49a.html#axzz1BP9Somjj |title=Laos Securities Exchange to start trading |publisher=Ft.com |date=2011-01-10 |accessdate=2011-01-23}}</ref><ref name="autogenerated2"/> Ĝi estas membro de la Komerca Interkonsento Pacifiko-Ocanio, de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj ([[ASEAN]]), [[Orient-Azia Pintkunveno]] kaj [[Franclingvio]]. Laoso formale petis aliĝon al la [[Monda Organizaĵo pri Komerco]] en [[1997]].
 
==Etimologio==
En la [[laosa lingvo]], la nomo de la lando estas "Meuang Lao" kiu laŭlitere signifas "Laosa lando". La [[francoj]], kiuj unuigis la tri apartajn laosajn reĝlandojn ene de [[Franca Hindoĉinio]] en [[1893]], literumis ĝin kun fina silenta "s" de la pluralo (en la [[franca]]) por ke ĝi reliefigu la unuecon de pluraj laosaj reĝlandoj, tial "Laoso". La laosa lingvo mem havas neniun finan "s", kaj laosanoj prononcas ĝin kiel en sia denaska lingvo, kvankam kelkaj kiuj loĝas eksterlande, uzas la elparolon finiĝanta per "s"). Ekde [[1975]] la oficiala landnomo estas Laosa Popola Demokratia Respubliko.
 
== Historio ==
=== Lan Xang 1353–1893 ===
[[File:Pha That Luang, Vientiane, Laos.jpg|thumb|left|[[Pha That Luang]] en [[Vjentiano]], la laosa nacia simbolo|200px]]
 
Laoso havas siajn radikojn en la reĝlando Lan Xang (Miliono da Elefantoj), fondita en la [[14-a jarcento]], de militisto, Fa Ngum, kiu prenis la urbon [[Vjentiano]] kun trupo el 10,000 [[ĥmeroj]]. Ngum devenis de longa linio de laosaj reĝoj. Li ŝtatigis la [[teravado|Teravadan Budhismon]] kaj sub lia regado Lan-Xang prosperis. Post la 20 jaroj de ĝia formado, la reĝlando etendiĝis oriente de Ĉampao kaj laŭlonge de la montaro Annamite en Vjetnamo. Liaj ministroj, nekapablaj toleri la kruelecon de la reĝo, devigis lin ekziliĝi al la nuna taja provinco Nan en [[1373]],<ref>{{cite web|url=http://www.history.com/topics/fa-ngum |title=Fa Ngum|publisher=History.com |date= |accessdate=2011-01-23}}</ref> kie li poste mortis. La plej aĝa filo de Fa Ngum, Oun Heuan, (kiu prenis por si la titolon [[Samsenthai]]) surtroniĝis kaj regis dum 43 jaroj. Dum lia regado, Lan Xang iĝis grava komerca centro. Post lia morto en [[1421]], Lan Xang kolapsis en pluraj frakcioj batalantaj unuj kontraŭ aliaj por la venontaj cent jaroj.
 
En [[1520]], [[Photisarath]] atingis la tronon kaj translokigis la ĉefurbon de Luangprabango al Vjentiano por eviti la invadon de la birmanoj. [[Setthathirat]] estis reĝo en [[1548]], post kiam lia patro estis murdita, kaj ordonis la konstruadon de tio kio poste iĝis simbolo de Laoso, [[Pha That Luang]]. Setthathirat malaperis en la montaro dum la reveno el militista ekspedicio en [[Kamboĝo]] kaj Lan Xang rapide malfortiĝis. Tio daŭris ĝis la jaro [[1637]], kiam [[Sulinjavongso]] atingis la tronon de Lan Xang kaj denove etendigis la landlimojn. Sub lia regado, Laoso atingis sian orepokon. Kiam li mortis, Lan Xang okazis esti sen heredanto kaj la reĝlando dividiĝis en tri princlandojn. Inter [[1763]] kaj [[1769]], birmaj armenoj invadis la nordon de nuna Laoso kaj aneksis [[Luangprabango]], kiam [[reĝlando Ĉampasako|Ĉampasako]] estis sub [[Tajlando|siama]] suvereneco.
 
[[Anouvong|Chao Anouvong]] estis instalita kiel vasala reĝo de Vjentiano fare de la [[Siamo]]. Li kuraĝigis kaj subtenis la kreadon de laosa beletro kaj pentrarto. Li ankaŭ establis rilatojn kun Luangprabango. Malgraŭ tio ke li estis devigita pagi tributon al la vjetnamanoj, li ribelis kontraŭ la siamanoj. La rezulto estis malvenko kaj Vjentiano estis disrabita,<ref>{{cite web|url=http://www.asianewsnet.net/home/news.php?sec=3&id=15718 |title=Let's hope Laos hangs on to its identity |publisher=Asianewsnet.net |date= |accessdate=2011-01-23}}</ref> Anouvong estis portita kiel malliberigito al [[Bangkoko]] kaj tie poste mortis.
 
=== Franca regado en Laoso (1893–1954) ===
[[Dosiero:Flag of Colonial Vietnam.svg|thumb|Flago de Franca Hindoĉinio]]
En la [[19-a jarcento]], Luangprabango estis disrabita de la [[Ĉina Nigroflaga Armeo|Ĉina Nigra Flaga Armeo]]<ref>{{cite web|author=Librios Semantic Environment |url=http://www.culturalprofiles.net/Laos/Directories/Laos_Cultural_Profile/-1064.html |title=Laos: Laos under the French |publisher=Culturalprofiles.net |date=2006-08-11 |accessdate=2011-01-23}}</ref> kaj la francoj sukcesis savi la reĝon [[Oun Ĥam]]. En tiu momento pro bezonata urĝa protekto, Luangprabango estis aneksita al la 'Protektorato' de la [[Franca Hindoĉinio]]. Iom poste, la [[reĝlando Ĉampasako]] kaj la teritorio de [[Vjentiano]] estis ankaŭ aldonitaj al la protektoraro. Sub la francoj, la reĝo [[Sisavang Vong]] de Luangprabango, iĝis reĝo de unuiĝinta Laoso kaj Vjentiano denove estis la ĉefurbo. Laoso neniam estis grava por Francio,<ref>{{cite book|url=http://books.google.com/?id=A61wRiwTbPgC&pg=PA23&lpg=PA23&dq=Laos+never+important+to+france#v=onepage&q=Laos%20never%20important%20to%20france&f=false |title=Laos – Google Books |publisher=Books.google.com.au |date= 2005-01-15|accessdate=2011-01-23|isbn=9781741040869}}</ref> escepte kiel bufroŝtato inter Tajlando influita de Britio kaj ekonomia pli grava ol [[Annam|Anamo]] kaj [[Tonkino]].
Dum ilia regado, la francoj enkondukis la [[korveo]], sistemo per kiu ĉiu laosa malino estis perforte devigita kontribui 10 tagojnda manlaborado jare por la kolonia registaro. Malgraŭ la produktado de stano, kaŭĉuko kaj kafo, ĝi neniam konsistis el pli ol 1% el la eksportado de Franca Hindoĉinio. En [[1940]], nur 600 francoj loĝis en Laoso.<ref>{{cite web|url=http://www.lonelyplanet.com/laos/history |title=History of Laos|publisher=Lonelyplanet.com |date=1960-08-09 |accessdate=2011-01-23}}</ref>
 
Post mallonga okupado de la japanoj dum la [[Dua Mondmilito]], la lando deklaris la sendependeco en 1945, sed la francoj sub [[Charles de Gaulle]] refirmigis la regadon kaj nur en 1950 Laoso ricevis duon-aŭtonomion kiel "aliĝinta ŝtato" ene de [[Franca Unio]]. Aliflanke, la francoj regis [[de facto]] ĝis 1954, kiam Laoso oficiale estis sendependa kiel [[konstitucia monarkio]].
 
===Laosa reĝlando kaj la milito (1954–1975) ===
[[File:Royal Coat of Arms of Laos.svg|thumb|[[Blazono de Laoso]]]]
Kiel speciala escepto en la [[Konvencioj de Ĝenevo]], franca militista misio daŭre trejnis la [[Reĝa Laosa Armeo|Reĝan Laosan Armeon]]. En 1955, la [[Ŝtata Departemento de Usono]] kreis specialan Oficejo por anstataŭado de la franca subtno de la Laosa Reĝa Armeo kontraŭ la komunisma [[Pathet Lao]] kiel parto de la usona [[politiko de retenado]].
[[File:Sisavang Vong - 1951.jpg|thumb|left|160px|Reĝo [[Sisavang Vong]] de Laoso]]
Laoso estis trenita al la [[Vjetnama Milito]] kaj la oriento de la lando sekvis Nord-Vjetnamon kaj adoptis ĝin kiel frata lando. Laoso permesis al Nord-Vjetnamo la uzadon de sia teritorio kiel provizad-vojo kontraŭ [[sud-Vjetnamio|Sud-Vjetnamio]]. Kiel respondo, [[Usono]] iniciatis bombad-kampanjon kontraŭ Nord-Vjetnamio, subtenis regulajn kaj neregulajn kontraŭkomunismajn fortojn en Laoso kaj apogis la invadon de [[Sud-Vjetnamio]] en Laoson. la rezulto de ĉi agoj kondukis al pluraj [[puĉo|ŝtatpuĉoj]] kaj fine, la [[Laosa Enlanda Milito]] inter la Reĝa laosa Registaro kaj la komunisma Pathet Lao.
 
En la Enlanda Milito, la forte armita kaj kuraĝa armeo de Nord-Vjetnamio estis la vera potenco malantaŭ la ribelo de Pathet Lao. En 1968, la Armeo de Nord-Vjetnamio lanĉis multflankan atakon por helpi la komunisman Pathet Lao batali kontraŭ la Reĝa Laosa Armeo. La armeo malfortigis la armeon kaj lasis la konflikton sub la neregulaj fortoj de Usono kaj [[Tajlando]]. La atako mortigis multajn personojn.
[[File:Muang Khoun - Laos - 01.JPG|thumb|right|200px|Budha statuo en [[provinco Siangĥuang|Muang Ĥun]]]]
Usono okazigis amasan aeran bombardadon. ''[[The Guardian]]'' raportis ke Laoso estis bombardita averaĝe per bomboj B-52 je ĉiu 8 minutoj, 24 hrojn tage, inter 1964 kaj 1973. La bombardistoj de Usono en ĉi tiu periodo forĵetis pli da bomboj ol dum la [[Dua Mondmilito]]. El 260 milionoj da bomboj ĵetitaj, ĉefe en la [[provinco Siangĥuang]] en la [[Plataĵo de la Kruĉoj]], 80 milionoj ne eksplodis, lasante mortigan heredaĵon.<ref>{{cite news| url=http://www.guardian.co.uk/world/2008/dec/03/laos-cluster-bombs-ŭo-deaths | work=The Guardian | location=London | title=Forty years on, Laos reaps bitter harvest of the secret war | first=Ian | last=MacKinnon | date=3 December 2008 | accessdate=7 May 2010}}</ref> Ĝi distingiĝas kiel la plej bombardata lando en la tuta mondo. Ĉar ĝi estas grave damaĝata de la [[grapolbombo]]j dum ĉi milito, Laoso forte pledis por la [[Konvencio pri Grapolbomboj]] por malpermesi la armilojn kaj helpi la viktimojn, kaj gastigi la Unuan Kunvenon de Membroŝtatoj de la konvencio en novembro 2010.
 
En 1975, la komunisma [[Pathet Lao]], kune kun la [[Popola Vjetnama Armeo]] kaj subtenita de [[Sovetio]], venkis la reĝan armeon, devigante al la reĝo [[Savang Vatthana]] abdiki la 2-an de decembro 1975. Li poste mortis en malliberejo.
 
===Komunisma Laoso en (1975-nuno) ===
[[File:Kaysone Phomvihane.jpg|left|thumb|Kaysone dum vizitado en [[Tbiliso]], [[Kartvelio]], en la jaro 1982.]]
La [[2-an de decembro]] [[1975]], post la regpreno de la lando, la registaro de Pathet sub [[Kaysone Phomvihane]] rebaptis la landon kiel ''Laosa Popola Demokratia Respubliko'' kaj subskribis interkonsentojn kun Vjetnamio pri la rajto de ĉi lasta lando establi armeon en laosa teritorio. Vjetnamio ordonis al Laoso rompi la rilatojn kun [[Ĉinio]], izoligante ĝin disde Ĉinio, Usono kaj aliaj landoj. Tamen, ekde la 1980-aj jaroj la ordono estis malrapide anstataŭita de aliaj ekonomiaj rilatoj kaj la akcepto de laoso en [[ASEAN]] en la jaro 1997. Vjetnamio ankoraŭ multe influas politike kaj ekonomie en Laoso.
 
La dudekjara blokado de Usono sur Laoso ĉesis funkcii en 1995. Usono establis komercajn rilatojn kun laoso en novembro 2004.
 
===Pri historio vidu ankaŭ===
* [[Laosa Enlanda Milito]]
* ‎[[Pathet Lao]]
 
== Geografio ==
[[Dosiero:Laos Landscape in Vang Vieng.jpg|thumb|340px|right|Laosa pejzaĝo]]
Laoso estas lando sen mareliro en la sudoriento de Azio kaj la pejzaĝo, dense arbara, konsistas el ruga [[montaro]], el kiu la plej alta estas ''[[Phu Bia]]'' kun 2.820 metroj alte, kun kelkaj plataĵoj. La rivero [[Mekongo]] estas parto de la okcidenta landlimo kun Tajlando kaj la montaro Annamite formas la plejparton de la orienta landlimo kun Vjetnamio.
 
La loka klimato estas [[tropika]] kaj elstaras la [[musono]]; ekzistas [[pluvsezono]] de majo ĝis novembro, sekve de seka sezono de decembro ĝis aprilo. Ĉirkaŭ la 65 % de la areo estas kovrita de densa vegetaĵaro tipa de la [[subtropiko|subtropikaj arbaroj]]. La ĉefurbo kaj plej granda urbo de Laoso estas ''[[Vjentiano]]''; aliaj gravaj urboj estas ''[[Luangprabango]]'', ''[[Savannaĥet]]'' kaj ''[[Pakse]]''.
 
[[Biogeografio|Biogeografie]] la lando apartenas al la [[Hindoĉinujo|Hindoĉina]] [[ekoprovinco]] de la [[Hindomalaja ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]]. Parto de Laoso estas kovrita de [[ekoregiono]]j nomitaj [[Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj]] kaj [[Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj]].
 
=== Administra divido ===
Laoso dividiĝas en 16 provincoj (''kang'') kaj unu prefektejo (''Nakhonluang ViengChan'') kie troviĝas la nacia ĉefurbo Vjentiano (''Na Kone Luang Vientiane'').
La provincoj dividiĝas en distriktoj (''muang'') kaj dek urboj (''baan'').
<ref>{{cite web|url=http://www.nsc.gov.la/Products/Populationcensus2005/PopulationCensus2005_chapter2.htm |title=National Statistics Centre |publisher=Nsc.gov.la |date= |accessdate=2011-01-23}}</ref>
 
[[File:Laos provinces.svg|left|thumb|Provincoj de Laoso numerigitaj|300px]]
{| style="background:none;" cellspacing="2px"
|
{| class="sortable wikitable" style="text-align:left; font-size:90%;"
|- style="font-size:100%; text-align:right;"
! style="width:40px;"| Numero !! style="width:85px;"| [[Provinco]] !! style="width:85px;"| [[Ĉefurbo]] !! style="width:85px;"| [[Areo]] (km²)!! style="width:85px;"| [[Loĝantaro]]
|-
| 1 || [[provinco Attapeu|Attapeu]] || [[Attapeu]] || style="text-align:right"|10,320|| style="text-align:right"|114,300
|-
| 2 || [[provinco Bokeo|Bokeo]] || [[Ban Huajsai]] || style="text-align:right"|6,196|| style="text-align:right"|149,700
|-
| 3 || [[provinco Boliĥamsai|Boliĥamsai]] || [[Paksan]] ||style="text-align:right"|14,863|| style="text-align:right"|214,900
|-
| 4 || [[provinco Ĉampasako|Champasak]] || [[Pakse]] || style="text-align:right"|15,415|| style="text-align:right"|575,600
|-
| 5 || [[provinco Huaphanh|Hua Phan]] || [[Sam Neŭa]] || style="text-align:right"|16,500|| style="text-align:right"|322,200
|-
| 6 || [[provinco Ĥamuane|Ĥamuane]] || [[Thaĥek]] ||style="text-align:right"|16,315|| style="text-align:right"|358,800
|-
| 7 || [[provinco Luang Namtha|Luang Namtha]] || [[Luang Namtha]] || style="text-align:right"|9,325|| style="text-align:right"|150,100
|-
| 8 || [[provinco Luangprabango|Luangprabango]] || [[Luangprabango]] || style="text-align:right"|16,875|| style="text-align:right"|408,800
|-
| 9 || [[provinco Udomsai|Oudomxay]] || [[Muang Sai]] || style="text-align:right"|15,370|| style="text-align:right"|275,300
|-
| 10 || [[provinco Phongsali|Phongsali]] || [[Phongsali]] || style="text-align:right"|16,270|| style="text-align:right"|199,900
|-
| 11 || [[provinco Sainjabuli|Sainjabuli]] || [[Sainjabuli]] || style="text-align:right"|16,389|| style="text-align:right"|382,200
|-
| 12 || [[provinco Salavan|Salavan]] || [[Salavan|Salavan]] || style="text-align:right"|10,691|| style="text-align:right"|336,600
|-
| 13 || [[provinco Savannaĥet|Savannakhet]] || [[Savannaĥet]] || style="text-align:right"|21,774|| style="text-align:right"|721,500
|-
| 14 || [[provinco Sekong|Sekong]] || [[Xekong|Sekong]] || style="text-align:right"|7,665|| style="text-align:right"|83,600
|-
| 15 || [[prefektejo Vjentiano]] || [[Vjentiano]] || style="text-align:right"|3,920|| style="text-align:right"|726,000
|-
| 16 || [[provinco Vjentiano]] || [[Muang Phon-Hong]] || style="text-align:right"|15,927|| style="text-align:right"|373,700
|-
| 17 || [[provinco Siangĥuang|Xieng Khaung]] || [[Phonsavan]] || style="text-align:right"|15,880|| style="text-align:right"|37,507
|}
|}
 
== Registaro kaj politiko ==
[[File:Thongsing Thammavong 2009-12-9.jpg|thumb|200px|left|Thongsing Thammavong]]
Laoso estas komunisma [[unupartiismo|unupartia]] [[socialisma ŝtato|socialisma respubliko]]. La ununura laŭleĝa politika partio estas la [[Laosa Popola Revolucia Partio]]. La ŝtatestro estas la Prezidento [[Choummaly Sayasone]], kiu ankaŭ estas la [[Ĝenerala Sekretario de la Laosa Popola Revolucia Partio]]. La registarestro estas la [[Ĉefministro]] [[Thongsing Thammavong]]. La registaraj politikoj estas determinataj de la partia naŭmembra ĉiopova [[Politburo]] kaj 49-membra Centra Kommitato. Gravaj politikaj decidoj estas vetoitaj de la Konsilio de Ministroj.
 
La unua konstitucio de Laoso, estis monarkia kaj franclingve redaktita kaj promulgita la 11-an de majo 1947. Ĝi deklaris ke Laoso estas sendependa ŝtato ene de la [[Franca Unio]]. La konstitucio reviziita en majo 1957 forigis la referencon al la Franca Unio, sed la mallarĝaj rilatoj pri edukado, tekniko kaj sano daŭris kun la iama kolonia potenco. La konstitucio de 1957 estis nuligita kiam la komunisma Popola Respubliko estis proklamita. Nova konstitucio estis adoptita en [[1991]] kaj ĝi elstarigas la "ĉefan rolon" por la ununura komunisma partio. En [[1990]], la vicministro pri Scienco kaj Teknologio [[Thongsouk Saysangkhi]] rezignis sian postenon kaj forlasis la partion, vokante al politikaj reformoj. Li mortis en malliberejo en [[1998]].<ref>{{cite web| url=http://www.amnesty.org/en/library/info/ASA26/007/1998/en| author=Amnesty International| date=29 April 1998| title=Thongsouk Saysangkhi's death}}</ref>
 
En [[1992]], okazis elektoj por la 85-sidloka [[Laosa Nacia Asembleo|Nacia Asembleo]] kun membroj sekrete elektitaj por kvinjara periodo. Ĉi tiu Nacia Asembleo, aprobas ĉiujn novajn leĝojn de la Partio, kvankam la Plenuma povo havas la aŭtoritaton fari rilatjn dekretojn. La plej lasta balotado okazis en aprilo [[2006]]. La asembleo ampleksiĝis al 99 membroj en [[1997]] kaj en 2006 ĝi havis 115.
 
=== Hmongoj ===
La registaro de Laoso estis akuzita je [[genocido]] kontraŭ la malplimulta landa etno [[hmongoj]].<ref>{{cite web| url=http://www.unpo.org/article/5095| author=Unrepresented Nations and Peoples Organization| accessdate=20 April 2011|title=WGIP: Side event on the Hmong Lao, at the United Nations}}</ref>
 
Kelkaj hmongaj grupoj batalis kun subteno de la [[CIA]] kiel milico de la reĝa armeo dum la Laosa enlanda milito. Post kiam Pathet Lao prenis la povon de la lando en [[1975]], la konflikto daŭris en izolitaj lokoj. En [[1977]] komunisma ĵurnalo promesis ke la partio batalos kontraŭ la "kunlaborantoj de Usono” kaj kontraŭ iliaj familioj “ĝis la lasta radiko”.
 
Ĉirkaŭ 200,000 hmongoj ekziliĝis en [[Tajlando]]n, kaj multaj poste translokiĝis al Usono. Pluraj hmongaj batalantoj kaŝiĝis en la montara [[provinco Siangĥuang]] dum multaj jaroj, kaj kelkaj restantoj eliris de la ĵangalo en [[2003]].<ref>{{cite news|url=http://www.timesonline.co.uk/tol/life_and_style/article690367.ece| author=The Times|date=30 July 2006|title=No way out|location=London}}</ref>
 
===Homaj rajtoj===
La Konstitucio promulgita en 1991 kaj amendita en 2003 enhavas gravajn dispoziciojn por la homaj rajtoj. Ekzemple, en la Artikolo 8 ĝi klarigas ke Laoso estas multetna ŝtato kompromisita kun la egaleco de ĉiuj etnaj grupoj. La Konstitucio ankaŭ havas dispoziciojn por la seksa egaleco, [[religia libereco]], [[parollibereco]], kaj [[preslibereco]] kaj [[kunvenlibereco]]. La 25-an de septembro [[2009]], Laoso ratifis la [[Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj|Internacian Pakton pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj]], naŭ jarojn post la traktat-subskribo. La politikaj celoj de la registaro de Laoso estas fokusitaj sur la tenebla ekonomio kaj malpliigo de la malriĉeco.<ref>{{cite web|url=http://www.worldbank.org/lao |title=Lao PDR |publisher=World Bank |date=2011-07-14 |accessdate=2011-07-24}}</ref><ref>{{cite web|url=http://confinder.richmond.edu/admin/docs/laos.pdf |title=Constitution of the Lao PDR |format=PDF |date= |accessdate=2011-07-24}}</ref>
 
Tamen, [[Amnestio Internacia]] montris sian maltrankviliĝon pro la ratifado fare de la laosa registaro pri la normoj de la homaj rajtoj kaj la manko de kunlaborado kun la mekanismoj por la protektado de la homaj rajtoj kaj leĝoj kun negativa konsekveco. Ĝi ankaŭ montris maltrankviliĝon rilate al la esprimlibereco, malriĉaj prizonkondiĉoj, limigoj al la religia libereco, protektado de rifuĝintoj kaj mortpuno.<ref name="Amnesty International">{{cite web|url=http://www.amnesty.org/en/library/asset/ASA26/003/2009/en/cc4c3494-169c-4d62-b0c2-20f3f9736056/asa260032009en.html| author=Amnesty International|date=May 2010|title=Submission to the UN Universal Periodic Review: Eighth session of the UPR Working Group of the Human Rights Council}}</ref>
 
En oktobro 1999, 30 junuloj estis arestitaj ĉar ili provis montri afiŝojn vokante al paca ekonomia kaj socia ŝanĝo en Laoso. Kvin el ili estis arestitaj kaj konsekvence kondamnitaj al 10 jaroj mallibereje akuzitaj je perfida ago. Unu el ili jam forpasis pri la traktado fare de policanoj, dum alia jam estis liberigita. Tri el ili postvivis sed la restadejo estas tute nekonata.<ref name="Amnesty International"/>
 
== Ekonomio ==
[[File:Wattay Intl Airport Vientiane Laos.jpg|thumb|180px|right|[[Internacia Flughaveno Wattay]] en [[Vjentiano]]]]
[[File:Marché soir.JPG|thumb|180px|right|Bazaro en [[Luangprabango]]]]
 
La laosa ekonomio estas forte dependanta de la investado kaj komerco kun la najbaraj landoj, Tajlando, Vjetnamio, kaj speciale kun Ĉinio. [[Pakse]] ankaŭ spertis kreskadon surbaze de translima komercado kun Tajlando kaj Vjetnamio. En [[2011]], la [[Borso de Laoso]] ekkotizis.
 
[[Vivteniga agrikulturo]] ankoraŭ konsistigas pli ol duonon de la [[Malneta enlanda produkto|MEP]] kaj konsumas 80 % de la laborfortoj. Nur 4,01 % de la landa areo estas kultivebla, kaj 0,34 % estas plentempe kultivata,<ref>[https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/fields/2097.html Field Listing – Land use], CIA World Factbook</ref> kio estas la plej malalta procento en la [[subregiono Granda Mekongo]].<ref>About Greater Mekong Subregion at [http://www.adb.org/GMS/about.asp Asian Development Bank]</ref> Rizo regas la agrikulturon, okupante ĉirkaŭ 80 % de la kultivebla areo.<ref>[http://www.irri.org/donors/SDC/pdfs/RiceFabricOf%20LifeInLaos.pdf]{{dead link|date=January 2011}}</ref> Proksimume 77 % de la kamparaj laosaj hejmoj estas memsufiĉaj rilate al rizo.<ref>[http://www.irri.org/publications/today/pdfs/5-2/22-27.pdf Genuinely Lao], Rice Today, April–June 2006</ref>
 
Pere de la disvolvado, plibonigado kaj speciigado de la rizo, kaj danke al la ekonomiaj reformoj, la produktado altiĝis je ĉiujara ritmo de 5 % inter 1990 kaj 2005,<ref>[http://www.irri.org/donors/SDC/pdfs/15YearsOfSupport.pdf Fifteen years of support for rice research in Lao PDR]<br />
[http://www.irri.org/donors/SDC/pdfs/Asia_Brief.pdf Asia brief: Filling the rice basket in Lao PRD partnership results]<br />
[http://www.irri.org/donors/SDC/pdfs/GenuinelyLao.pdf Genuinely Lao], Prepared by IRRI’s International Programs Management Office</ref><ref name="eurekalert">{{cite web|url=http://www.eurekalert.org/pub_releases/2006-03/irri-tgr031506.php |title=The Green Revolution comes to Laos |publisher=Eurekalert.org |date=2006-03-15 |accessdate=2010-06-27}}</ref>
Laoso ebla havas la plej grandan riz-variecon en la subregiono Granda Mekongo. Ekde [[1995]] la laosa registaro laboris kun la [[Internacia Esplor-Instituto pri Rizo]] sur la rekolektado de semoj de ĉiu el la miloj da rizvarioj en Laoso.<ref>{{cite web|url=http://www.irri.org/publications/annual/pdfs/ar2000/Race.pdf |title=A Race Against Time |format=PDF |date= |accessdate=2010-06-27}} {{Dead link|date=October 2010|bot=H3llBot}}</ref>
 
[[File:MuseeKaysone.jpg|thumb|left|180px|Muzeo Kajsone]]
 
La ekonomio ricevas la [[evoluhelpo]]n de la [[Internacia Mona Fonduso]], [[Banko por Azia Disvolviĝo]] kaj de aliaj internaciaj organizoj, kaj pere de [[rekta eksterlanda investado]] por evoluigado de la socio, la industrio, [[akvoenergio]] kaj [[minado]], plej rimarkinde [[kupro]] kaj [[oro]]. [[Turismo]] estas la plej rapide kreskanta komerca branĉo de la lando. La ekonomia evoluado en Laoso estas bremsata de la [[cerbofuĝo]], kun granda procento da elmigrado.<ref>{{cite web|url=http://ces.univ-paris1.fr/membre/Mariani/em/DM_BookWB%5B1%5D.pdf |title=International Migration, Remittances, and the Brain Drain – ISBN 0821363727 |format=PDF |date= |accessdate=2010-06-27}} {{Dead link|date=October 2010|bot=H3llBot}}</ref>
 
Laoso estas riĉa je mineralaj rimedoj sed ĝi importas nafton kaj gason. [[Metalurgio]] estas grava industrio, kaj la registaro esperas allogi eksterlandan investon por disvolvigi la konsiderindan kvanton da mintavoloj ([[karbo]], oro, [[baŭksito]], [[stano]], kupro kaj aliaj valoraj gravaj metaloj. Aldone, la abundaj akvorimedoj kaj montaraj teritorioj produktas kaj eksportas grandan kvanton da akvoenergio. Preskaŭ 45 % de la eksportata energio iras al Tajlando kaj Vjetnamo.<ref>{{cite web|url=http://www.adb.org/Documents/TARs/LAO/40514-LAO-TAR.pdf |title=Preparing the Cumulative Impact Assessment for the Nam Ngum 3 Hydropower Project: Financed by the Japan Special Fund |format=PDF |date= |accessdate=2010-06-27}}</ref>
 
La plej rekonata laosa produkto estas [[Beerlao]] kiu estas eksportata al pluraj landoj, inkluzive de [[Kamboĝo]] kaj [[Vjetnamio]]. Ĝi estas produktata de [[Lao Brewery Company]].
 
===Turismo===
[[File:Plainofjars 1.jpg|Plainofjars 1.jpg|thumb||right|Hmongaj knabinoj en la [[Plataĵo de la Kruĉoj]]]]
Turisma sektoro rapide kreskas, ekde 80,000 internaciaj vizitantoj en 1990, ĝis 1,876 milionoj en 2010.<ref>{{cite web|url=http://www.wttc.org/eng/Tourism_Research/Economic_Data_Search_Tool// |title=International visitor data |publisher=World Travel & Tourism Council |date= |accessdate=2011-01-20}}</ref> Turismo kontribuis per 679,1 milionoj da usonaj dolaroj al la Malneta enlanda produkto en 2010, kaj laŭ tiu ritmo ĝi kontribuos per 1,585.7 milionoj da usonaj dolaroj en 2020. En 2010, unu el ĉiu 10,9 laborposteno troviĝis en la turisma sektoro.
 
Antaŭnelonge, Laoso iĝis populara por turistoj pro ĝia trankvila vivstilo kaj famo je posedado de elementoj de "originala Azio" perditaj en aliaj lokoj. La oficiala turisma devizo estas "Simpla Beleco". La plejaj allogaĵoj por turistoj inkluzivas budhisman kulturon kaj kolonian arkitekturon en [[Luangprabango]]; kuirarto kaj antikvaj temploj en la ĉefurbo ([[Vjentiano]]); la surmontaj marŝadvojoj en [[Muang Ngoi Neua]] kaj [[Vang Vieng]]; antikva kaj moderna kulturo kaj historio en la regiono [[Plataĵo de la Kruĉoj]]; marŝado kaj vizitado al la montaraj triboj en regionoj kiel [[Phongsali]] kaj [[Luang Namtha]]; grotoj kaj akvofaloj proksime de [[Thaĥek]]; la trankvileco, la [[delfeno Irrawaddy]] kaj [[akvofaloj Khone Phapheng]] en [[Si Phan Don]] (Kvarmil Insuloj); [[Vat Phu]], antikva [[ĥmera imperio|ĥmera]] templa komplekso; kaj la [[altebenaĵo Bolaven]] pro la akvofaloj kaj kafo.
 
Luangprabango kaj Wat Phu estas [[Monda heredaĵo de Unesko]], kaj la Plataĵo de la Kruĉoj ankaŭ aldoniĝus al la mondaj heredaĵoj post la forigado de neeksploditaj bomboj. Ĉefaj festivaloj inkluzivas la Laosan Novjaron okazinta ĉ. la 13a–15a de aprilo kaj konsistas el [[akvofestivalo]] simila al tiu de Tajlando kaj de alia sud-orientaj aziaj landoj.
[[File:ViewFromWatPhu.JPG|ViewFromWatPhu|thumb|left|Vidaĵo proksime de la sanktejo de [[Wat Phu]]]]
La Nacia Turisma Administrado, la registaraj instancoj kaj la privata sektoro kune laboras por realigi la vizion elmontrita en la Nacia Strategia pri Ekoturismo kaj Agadplano. Ili inkluzivas la malpliigadon de la konsekvencoj kultura kaj media pro amasa eksterlanda turismado; edukado pri la graveco de etnaj grupoj kaj biologia diverseco; konservi kaj protekti la reton da ŝirmitaj regionoj, la monda heredaĵo de Unesko kaj krei allogan [[ekoturismo]]n.<ref>{{cite web|url=http://www.ecotourismlaos.com/laoecotourism.htm|title=The Lao People's Democratic Republic's Vision for Ecotourism |date= |accessdate=2011-01-204}}</ref>
 
Laoso estas konata pro ĝia [[silko]] kaj lokaj manfaritaĵoj montritaj en la Nokta Bazaro de Luangprabango kaj en aliaj lokoj. Alia specialaĵo estas la morusbera teo.
 
==Naturmediaj problemoj ==
 
Laos lastatempe ĉiam pli suferas naturmediajn problemojn, kaj la senarbarigado estas la precipaĵo <ref>{{cite web|url=http://www.country-data.com/cgi-bin/query/r-7823.html|title=Laos Environmental problems & Policy |publisher=United Nations Encyclopedia of the Nations|date= |accessdate=2011-04-20}}</ref>, la ampleksigado de la komercado de la arbaroj, aldonaj instalaĵoj por akvoelektraĵoj, la eksterlanda mendado de enlandaj sovaĝaj bestoj kaj nelignaj produktoj por manĝaĵoj kaj medikamentoj, kaj rapide kreskanta loĝantaro kiu malaperigas la arbarojn.
 
La [[Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado]] avertas ke: "La protektado de la medio kaj la eltenebla uzado de la naturaj rimedoj en Laoso estas nepraj por la malpliigado de la malriĉeco kaj la ekonomia kresko."<ref>{{cite web|url=http://www.undplao.org/whatwedo/energy_env.php|title=UNDP – Laos Environment & Energy|publisher=United Nations Development Programme|date= |accessdate=2011-04-20}}</ref>
 
En aprilo 2011, la ĵurnalo [[The Independent]] raportis ke Laos eklaboris en la polemika akvorezervujo [[Xayaburi]] ĉe la rivero [[Mekongo]] sen akirado de formala aprobado. La naturmediistoj diras ke la akvorezervujo damaĝos al 60 milionoj kaj en Kamboĝo kaj en Vjetnamio, maltrankvilaj pro la fluado de la rivero malsupren, ili oficiale kontraŭas la projekton. La Mekonga Komisiono, regiona interregistaraĵo kreita por la evoluigado de eltenebla administrado de la rivero, fama pro la [[mekonga giganta siluro]], entreprenis esploron kiu avertas ke se la akvorezervujo kaj ĝiaj postaj aldonaĵoj estas daŭrigataj, ili "minacas la abundecon, prduktivecon kaj diversecon de la mekongaj fiŝrimedoj".<ref>{{cite news|url=http://www.independent.co.uk/environment/green-living/mekong-ecology-in-the-balance-as-laos-quietly-begins-work-on-dam-2270082.html|title=Mekong ecology in the balance as Laos quietly begins work on dam|publisher=The Independent|date= 2011-04-20|accessdate=2011-04-20|location=London|first=Andrew|last=Buncombe}}</ref> Najbara Vjetnamio jam avertis ke la akvorezervujo damaĝos la mekongan delton, hejmo de pli ol 20 milionoj da personoj kaj provizas ĉ. 50 procento da rizo, pli ol 70 procento da marbestoj kaj fruuktoj en tuta Vjetnamio.<ref>{{cite web|url=https://khampoua.wordpress.com/tag/laos-hydroelectric-project/|title=Vietnam worries about impacts from Laos hydroelectric project|publisher=Voices for the Laotian Who do not have Voices |date= |accessdate=2011-04-20}}</ref>
 
Kontraŭleĝa arbodehakado ankaŭ estas grava problemo. Naturmediaj grupoj kalkulas ke 500,000 kubaj metroj da trunkoj estas transportataj de Laoso al Vjetnamio ĉiujare, el kiuj oni faras meblojn por eksportado al okcidentaj landoj.<ref>{{cite web|url=http://www.illegal-logging.info/item_single.php?it_id=2605&it=news|title=Vietnam worries about impacts from Laos hydroelectric project|title=U.S. furniture demand drives illegal logging in Laos|publisher=illegal-logging.info|date= |accessdate=2011-04-20}}</ref>
 
== Infrastrukturo ==
[[File:nam ou 1.jpg|thumb|250px|right|Riveroj multe gravas por la transportado en Laoso.]]
 
La ĉefaj flughavenoj de Vjentiano estas [[Internacia Flughaveno Wattay]] kaj [[Internacia Flughaveno de Luangprabango]] kaj [[Internacia Flughaveno de Pakse]] ankaŭ ofertas servojn je malpli granda skalo. La nacia flugkompanio estas [[Lao Airlines]] kaj aliaj flugkompanioj kiuj disponigas servojn en la lando inkluzivas [[Bangkok Airways]], [[Vietnam Airlines]], [[AirAsia]], [[Thai Airways International]] kaj [[China Eastern Airlines]].
 
Ĝenerale, Laoso malhavas adekvatan infrastrukturon. Laoso ne posedas fervojon, escepte de malgranda ligilo kiu kunigas Vjetnamon kun Tajlando ĉe la [[Ponto de la Taja-Laosa Amikeco]]. Malgranda fervojo estis konstruita de la francoj en la provinco Ĉampasako sed fermita ekde la [[1940-aj jaroj]]. La plejparto de la ŝoseoj atingas la gravajn urbojn, precipe la [[ŝoseo 13 (Laoso)|Ŝoseo 13]], konsiderinde plibonigita en la lastaj jaroj, sed vilaĝoj for de la ĉefaj ŝoseoj nur povas atingi ilin per teraj vojoj eble ne alireblaj dum tuta jaro pro la pluvado.
 
La telekomunikado kaj ekstera kaj interne estas tre limigita, sed [[poŝtelefono]]j troviĝas en ĉiuj urbaj centroj. En multaj kamparaj areoj la elektro ekzistas. [[Songtaeo]]j (kamionoj kun sidlokoj) estas uzataj en la lando por longdistanca kaj loka transportado.
 
Laoso faris rimarkindan progreson pri la [[salubrigo]] kaj plibonigo de la sansistemo kaj jam plenumis sian [[Jarmilaj Evoluigaj Celoj|Jarmilan Evoluigan Celon]] por 2015.<ref name=ODI1>Simon O'Meally 2010. [http://www.odi.org.uk/resources/details.asp?id=5183&title=unsung-progress-rural-sanitation-building-foundations-lao-pdr Unsung progress in rural sanitation: Building the foundations in Lao PDR]. London: [[Overseas Development Institute]]</ref> Laoso estas precipe kamparana (84%) kaj tio malfaciligas la salubrigadon, kaj en 1990 nur 8% el la kamparanoj havir aliron al la sansistemo.<ref name=ODI1/> La aliro rapide kreskis de 10% en 1995 al 38% en 2008, aŭ alivorte inter 1995 kaj 2008 ĉ. 1,232,900 pliaj homoj havis aliron al la salubrigado kaj sansistemo en kamparaj regionoj.<ref name=ODI1/> Tio estas nekredebla sukceso, se oni komparas ĝin kun aliaj similaj evoluigaj projektoj en aliaj same evoluintaj landoj.<ref name=ODI1/> La sukceso je la salubrigo kaj sano estis atingitaj, en malmultaj jaroj, parte pro la sendependaj aktivistoj kiuj laboras je malgranda skalo, spontanaj donacoj aŭ projektoj de la ŝato.
 
== Loĝantaro ==
 
[[Dosiero:Laos-demography.png|thumb|right|200px|Kreskado de la laosa loĝantaro, datumoj de la [[FAO]], [[2005]].]]
 
En Laoso 69% de la loĝantaro apartenas al la [[laosa popolo|laosa etno]], kiu estas inter la ĉefaj loĝantoj de la malaltaj regionoj kaj reganto de la politika kaj kultura vivo. La laosanoj apartenas al la lingva familio de la [[taja lingvo]] kiu ekmigris de la suda [[Ĉinio]] dum la 1-a jarmilo p.K. Ĉirkaŭ 8% apartenas al aliaj grupoj el "malaltaj regionoj", kiuj kune kun la laosa etno formas la grupon [[Laolumoj]]. La grupoj de la montetoj kaj la kulturaj maplimultoj de Laoso, kiel la [[hmongoj]], [[jaoj]], tajdummoj, dao, kaj diversaj birm-tibetaj etnoj loĝadas en izolitaj regionoj de la lando dum multaj jaroj.
La vorto "laosa" ne nur aludas la lingvon, la etnon aŭ la kulturon. Ĝi estas politika termino kiu inkluzivas ĉiujn etnajn grupojn de Laoso. Simile, la vorto "laosa" povas priskribi la etnon, kuirarton, lingvon kaj kulturon de la nordorientaj loĝantoj de [[Tajlando]] ([[Isan]]), norde de Tajlando ([[Chiang Mai]]) kaj [[Chiang Rai]] kiuj estas etne laosaj.
[[File:Wat Sen.jpg|thumb|200px|left|Budhanaj monaĥoj en [[Wat Sen]], Luangprabango]]
La ĉefa religio estas [[budhismo]] kiu kune kun [[animismo]] estas praktikataj inter la montaraj triboj, pace kunekzistas la adorado al spiritoj. Ekzistas malgranda komunumo de kristanoj grandparte en [[Vjentiano]], [[bahaismo|bahaanoj]]<ref>http://bahai-library.com/hassall_nsas_years_formation </ref> kaj [[Islamo|muzulmanoj]], landlime kun [[Mjanmaro]].
La oficiala kaj ĉefa lingvo estas la [[laŭa lingvo|laŭa]]. La laosanoj loĝantaj en mezaj regionoj parolas diversajn tribajn lingvojn. La [[franca lingvo]], kiu estis uzata de la registaro kaj por la komerco, estas laŭgrade anstataŭata favore al la [[angla lingvo]], lingvo de la Asocio de Sudorientaj Aziaj Nacioj ([[ASEAN]]).
 
=== Edukado ===
Laoso estas ĉefe kampara, multaj vilaĝoj ne havas alireblon al edukado. Konsiderante la malfacilajn tumultajn epokojn kiuj travivis la landon, la edukado ne estis bone organizita kaj kun ĝi la ekonomia kaj socia sektoro.
 
Nuntempe [[UNICEF]] kune kun la loka registaro ade akceliĝas inter aliaj celoj, la disvolviĝo kaj kreskado de la edukado, faciligante la alireblon al bonkvalita edukado, disvolvigante la bezonatan infrastrukturon por la eduksistemo. Tiu projekto celas atingi la patoprenadon de la familioj kaj komunumoj por la baza edukado de la geinfanoj.
 
== Kulturo ==
[[File:3 Nagas Feast.jpg|thumb|150px|Ekzemplo de [[laosa kuirarto]]|right|180px]]
[[File:Lao New Year, dancers.jpg|thumb|right|180px|Laosaj dancistoj dum Novjaro]]
Laoso posedas distingigan kulturon. Pere de [[Teravado]] la kulturo de Laoso estis influita de [[Barato]] kaj ankaŭ ĝi montras aspektojn de la kulturo de [[Ĉinio]]. Ĉi tiuj influoj videblas en tuta Laoso, ne nur en la lingvo sed ankaŭ en la arto, literaturo, muziko kaj artaj reprezentaĵoj.
 
La vivstilo de Laoso estas markita de budhismo. Oni instruas al ili esti malfermaj kaj paciencaj. La budhismo ankaŭ estis potenca ilo por krei sensacion je unueco kaj instrui al la laosanoj esti bonaj personoj kaj eviti malbonajn agojn en antikvaj epokoj kiam ne ekzistis leĝoj aŭ rimedoj por plenumigi ilin.
 
Grava festivalo de Laoso estas [[Boun Pha Vet]]<ref>[http://laovoices.com/tag/boun-phavet/ Boun Pha Vet]</ref> kiu okazas unu fojon jare. Ĝi estas budhana festivalo kiu daŭras du tagojn kaj ĝin partoprenas la tuta komunumo. Tradicie, Boun Pha Vet estas realigataj en januaro aŭ februaro depende de la lunciklo. Dum la ceremonio la monaĥoj predikas pri la ĉapitroj de la [[Vessantara Jataka|Maha Wetsandon Chadok]], ankaŭ nomata ''Granda Prediko pri la Naskiĝo''.
 
Laosa muziko estas regata de la nacia muzikilo [[ĥeno|ĥeno]] kiu havas logan historion. Muzikgrupoj kutime inkluzivas kantiston (''[[mor lam]]'') kaj ĥen-ludiston (''mor khaen'') kune kun violonistoj kaj aliaj muzikistoj. [[Lam saravane]] estas la plej populara laosa muzikstilo, sed etnaj laosanoj en [[Tajlando]] disvolvigis internacie pli konatan version nomata [[mo lam sing]].
 
Unu el la gravaj lokoj kie la antikva laosa kulturo konserviĝas estas la [[Plataĵo de la Kruĉoj]] en la [[provinco Xieng Khouang]].
 
La precipa lingvo estas la laosa lingvo, tamen, ekzistas aliaj lingvoj kaj dialektoj parolataj de malplimultaj etnoj loĝantaj en Laoso.
 
Laoso ne havas leĝojn pri la [[kopirajto]], kio estas malofta kazo kompare kun aliaj landoj.<ref>[http://www.iipa.com/rbc/2007/2007SPEC301LAOS.pdf]</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==
*[[Laosa rokrato]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.laopdr.com reta portalo pri Laoso]
{{el}} [http://www.mekongcenter.com/home.htm paĝaro ''Mekong Center'']
{{el}} [http://www.laoconnection.com paĝaro ''Laoconnection.com'']
{{el}} [http://wikitravel.org/en/article/Laos angla artikolo de ''Wikitravel'' pri la lando]
{{el}} [http://www.msf.es/proyectos/asia/laos/RepblicaDemocrticaPopulardeLaos.asp Laosa Popola-Demokratia Respubliko) en MSF]
{{el}} [http://www.laopdr.com/ Retejo pri diversaj retpaĝoj pri Laoso]
 
== Notoj ==
{{Reflist|colwidth=30em}}
 
== Aliaj projektoj ==
{{projektoj|commonscat=Laos}}
{{Portalo Geografio}}
{{Ŝtatoj en Azio}}
 
{{elstara}}
[[Kategorio:Laoso]]
 
{{LigoElstara|lo}}
{{LigoLeginda|de}}
 
[[ace:Laos]]
[[af:Laos]]
[[als:Laos]]
[[an:Laos]]
[[ar:لاوس]]
[[arz:لاوس]]
[[ast:Laos]]
[[az:Laos]]
[[bat-smg:Lauosos]]
[[bcl:Laos]]
[[be:Лаос]]
[[be-x-old:Лаос]]
[[bg:Лаос]]
[[bn:লাওস]]
[[bo:ལའོ་སུ།]]
[[bpy:লাওস]]
[[br:Laos]]
[[bs:Laos]]
[[bug:Laos]]
[[ca:Laos]]
[[ceb:Laos]]
[[ckb:لاوس]]
[[crh:Laos]]
[[cs:Laos]]
[[csb:Laòs]]
[[cv:Лаос]]
[[cy:Laos]]
[[da:Laos]]
[[de:Laos]]
[[diq:Laos]]
[[dsb:Laos]]
[[dv:ލާއޯސް]]
[[el:Λάος]]
[[en:Laos]]
[[es:Laos]]
[[et:Laos]]
[[eu:Laos]]
[[ext:Laos]]
[[fa:لائوس]]
[[fi:Laos]]
[[fiu-vro:Laos]]
[[fo:Laos]]
[[fr:Laos]]
[[frp:Laos]]
[[fy:Laos]]
[[ga:Laos]]
[[gag:Laos]]
[[gan:老撾]]
[[gd:Làthos]]
[[gl:República Democrática Popular Lao - ສາທາລະນະລັດ ປະຊາທິປະໄຕ ປະຊາຊົນ ລາວ]]
[[gu:લાઓસ]]
[[gv:Yn Laos]]
[[hak:Liàu-koet]]
[[haw:Laosa]]
[[he:לאוס]]
[[hi:लाओस]]
[[hif:Laos]]
[[hr:Laos]]
[[hsb:Laos]]
[[ht:Laos]]
[[hu:Laosz]]
[[hy:Լաոս]]
[[id:Laos]]
[[ie:Laos]]
[[ilo:Laos]]
[[io:Laos]]
[[is:Laos]]
[[it:Laos]]
[[ja:ラオス]]
[[jbo:luaos]]
[[ka:ლაოსი]]
[[kk:Лаос]]
[[km:ឡាវ]]
[[kn:ಲಾವೋಸ್]]
[[ko:라오스]]
[[ks:लाओस]]
[[ku:Laos]]
[[kv:Лаос]]
[[kw:Pow Lao]]
[[la:Laotia]]
[[lb:Laos]]
[[li:Laos]]
[[lij:Laòs]]
[[lmo:Laos]]
[[ln:Laos]]
[[lo:ປະເທດລາວ]]
[[lt:Laosas]]
[[lv:Laosa]]
[[map-bms:Laos]]
[[mhr:Лаос]]
[[mk:Лаос]]
[[ml:ലാവോസ്]]
[[mr:लाओस]]
[[ms:Laos]]
[[my:လာအိုနိုင်ငံ]]
[[mzn:لائوس]]
[[na:Laos]]
[[nah:Lao]]
[[nap:Laos]]
[[nds:Laos]]
[[new:लाओस]]
[[nl:Laos]]
[[nn:Laos]]
[[no:Laos]]
[[nov:Laos]]
[[nv:Lááʼos]]
[[oc:Laos]]
[[os:Лаос]]
[[pam:Laos]]
[[pih:Layos]]
[[pl:Laos]]
[[pms:Làos]]
[[pnb:لاؤس]]
[[ps:لاووس]]
[[pt:Laos]]
[[qu:Law suyu]]
[[ro:Laos]]
[[ru:Лаос]]
[[rw:Lawosi]]
[[sa:लाओस]]
[[sah:Лаос]]
[[scn:Laos]]
[[sco:Laos]]
[[se:Laos]]
[[sh:Laos]]
[[si:ලාඕසය]]
[[simple:Laos]]
[[sk:Laos]]
[[sl:Laos]]
[[so:Laos]]
[[sq:Laosi]]
[[sr:Лаос]]
[[ss:ILawoso]]
[[su:Laos]]
[[sv:Laos]]
[[sw:Laos]]
[[szl:Laos]]
[[ta:லாவோஸ்]]
[[te:లావోస్]]
[[tg:Лаос]]
[[th:ประเทศลาว]]
[[tk:Laos]]
[[tl:Laos (bansa)]]
[[tr:Laos]]
[[tt:Лаос]]
[[udm:Лаос]]
[[ug:لائوس]]
[[uk:Лаос]]
[[ur:لاؤس]]
[[vi:Lào]]
[[vo:Laosän]]
[[war:Laos]]
[[wo:Réewum Lawos]]
[[wuu:老挝]]
[[xal:Лаосин Улс Орн]]
[[yo:Láọ̀s]]
[[zh:老挝]]
[[zh-classical:老撾]]
[[zh-min-nan:Lao-kok]]
[[zh-yue:寮國]]