UK 2002: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 9 jaroj
e
ĝustigo de ligilo "Cearaa Esperanto-Asocio"
(Pardonu, sed en la LKK-listigo estas tro multaj ruĝaj ligiloj: Ne nepras ke ĉiu LKK-ano nepre havu propran vikipedian artikolon. Se jes, ĝi ligiĝu, sed se ne oni ne per ruĝa ligilo premu verkadon de biografia artikolo.)
e (ĝustigo de ligilo "Cearaa Esperanto-Asocio")
===Okazaĵoj===
 
La preparaj laboroj komenciĝis en [[1999]], kiam la tiama prezidanto de [[Brazila Esperanto-Ligo]], [[Osvaldo Pires de Holanda]], kune kun S-ro [[Osmo Buller]], direktoro de [[UEA]], [[Maria Delza Macabu Jesus]] kaj la paro Ledon (Gilbert kaj Symilde) vojaĝis de [[São Paulo]] al [[Fortaleza]]. Tie ili estis akceptitaj de komisiono da esperantistoj en la flughaveno, sub la gvido de [[Wandemberg Ribeiro Morais]], prezidanto de [[CearáCearaa Esperanto-Asocio]] kaj kunlaboro de granda nombro da elstaraj personoj, inter kiuj estas Prof-ro [[Paulo Amorim Cardoso]], [[Michelson Sávio Herbster Moura]] kaj [[Tarcísio José de Lima]]. La loka esperantista komisiono poste kondukis la gastojn de BEL kaj UEA ĝis la subŝtata turisma departemento, kie la direktoro, d-ino [[Anya Ribeiro]], informis ilin pri kapablo de la urbo gastigi ĝis dek kvin mil personojn. Poste, ŝi kondukis lin por promenado en [[helikoptero]] super la urbo. Krom tio, ŝi montris al la esperantista grupo la du grandajn kongresajn centrojn; la malganda kun mil sidlokoj kaj la pli granda kun tri mil. La esperantista karavano estis gastigita en la kvinstela hotelo "Caesar Park" koste de la subŝtatestro.
 
Pro la elmontro de la prestiĝo kaj organiza kapablo de la lokaj esperantistoj, la [[direktoro de UEA]] kovinkiĝis pri la elekto de la urbo por la 87-a [[Universala Kongreso]] en [[Brazilo]]. Aliĝis al la kongreso 1 484 personoj sed ĉeestis ĝin pli ol du mil, de kvindek unu landoj.