Okipeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ligilo
e Ligilo
Linio 2:
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Okipeto''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]], «rapida flugilo») estis unu el la [[Harpioj]], monstraj birdoj kun virina kapo<ref>[[H. J. Rose]]. ''A Handbook of Greek Mythology''. Eld. University Paperback, [[1964]].</ref>. Ŝi ankaŭ ricevis la nomojn [[Okipodo]] (rapidaj piedoj) kaj [[Okitoo]] (rapida kurantino)<ref>[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]]. ''Mitologia biblioteko'', 1.121.</ref>. En grek-romia mitologio la Harpiojn uzis la gedioj por puni krimulojn. Ili estis tri: Okipeto, [[Ello (mitologio)|Ello]] kaj [[Keleno]], kaj iliaj gepatro estis la mara dio [[Taŭmaso]] kaj la [[oceanidino]] [[Elektro (mitologio) #Elektro, oceanidino|Elektro]] (aŭ [[Ozomeno]] laŭ alternativa versio<ref>[[Higeno (verkisto)|Higeno]]. ''Fabloj'', 14.</ref>).
 
[[Dosiero:Phineus Boreads Louvre G364 n2.jpg|thumb|left|[[Fineo #Fineo, la divenisto|Fineo]] kaj la [[Boreadoj]] atendas la [[Harpioj]]n, sur [[Atiko|atika]] [[kratero]] el ĉ. [[-460|460 a.K.]].]]
Okipeto kaj sia fratino Ello partoprenis la punadon al [[Fineo #Fineo, la divenisto|Fineo]], reĝo de [[Salmideso]]. La gedioj ĉagreniĝis pro liaj tre ĝustaj aŭguroj, do blindigis lin kaj ordonis tiun du Harpiojn malebligi Fineon manĝi: ĉiam kiam li pretigis manĝadon, Okipeto kaj Ello eniris lian palacon<ref>[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]]. ''Mitologia biblioteko'', 1.9.21.</ref>, forprenis tion kion Fineo pretis manĝi kaj malpurigis la ceteron per iliaj ekskrementoj. Sed kiam alvenis la [[argonaŭtoj]] kaj [[Jasono]] demandis al Fineo la manieron akiri la [[Oran Felon]], li respondis: "unue, liberigu min de la harpioj". Do, ili pretigis bankedon kaj kaŝiĝis, kaj kiam Okipeto kaj Ello alvenis plenumi la punadon, du el la argonaŭtoj, la flugil-havaj [[Zeto (mitologio)|Zeto]] kaj [[Kalaiso]], atakis la harpiojn kaj persekutis ilin traĉiele.