Fonetiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Lingva fonetiko: regiono kaj epoko > socio kaj epoko
Linio 20:
 
== Produktado de la parolo ==
'''Produktado de parolo''' estas lingva ago per kiu estiĝas [[eldiro]]j kiuj povas komuniki informon de inicianto al ricevanto. Dum parolproduktado, parolanto uzas sian [[voĉo]]n kaj modulas ĝin per lingvaj [[signoj]]. Estiĝas en la '''[[parolorgano]]''' [[akustiko|akustika signalo]] kiu portas lingvan informon.
 
En la [[fiziologio]] de parolproduktado gravas ''spirado'', ''fonado'' kaj la ''artikulacio''. Tiuj estas interagaj [[procezo]]j, kiuj estas kontrolitaj ĉefe per [[kinestezo|kinesteza]] [[rekuplo]] en la [[nerva sistemo]]. [[Akustiko|Akustika]] rekuplo ludas rolon dum akiro de la parolo kaj por adaptigo de la [[voĉforto]].
 
Al la '''spira sistemo''' apartenas la [[diafragmo]], la [[torako]], la [[pulmo]]j kaj la [[spirtubo]]. Per la spira sistemo kreiĝas la aerfluo kiu estas uzata en la fonada kaj artikulacia sistemo por krei [[prozodio]]n kaj [[parolsono]]jn. Plej multaj [[parolsono]]j estas produktataj dum elspirado. Pro tio, dumparola elspirado daŭras multe pli longe ol enspirado.
 
La '''fonada sistemo''' konsistas el la [[laringo]] kaj la [[voĉlipoj]]. Kiam la [[voĉlipo]]j estas alproksimigataj unu al la alia, tiel malvastigante la [[gloto]]n, la subglota aerpremo kreita en la [[pulmo]]j kaŭzas la [[voĉlipoj]]n ekvibri. Tio estas nomata [[fonado]].
 
La '''artikulacia sistemo''' konsistas el la kavoj super la [[gloto]] ([[faringo]], buŝa kavo kaj naza kavo) kaj la strukturoj, kiuj ĉirkaŭas tiujn kavojn. Tiuj permesas variigi la formon de la superglotaj kavoj, kaj per tio la [[formanto]]jn. En la artikulacia sistemo formiĝas [[vokalo]]j kaj [[konsonanto]]j.
 
Perturboj: > [[afazio]], > [[balbutado]].
 
== Akustika fonetiko ==