Formulo 1: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e bremsilo -> bremso
Linio 29:
En sia historio, la serio evoluis el antaŭmilitaj Eŭropaj Grand-Premiaj kuradoj en la 1930aj. Reviviĝis aŭtosporto post la [[dua mondmilito]], kaj tiam oni formaligis la ĉampionecon en 1950. Reguloj ŝanĝiĝis multe kiel ankaŭ pliboniĝis aŭto-teĥnologio, je la enkonduko de `flugiloj' kaj aerodinamika grund-efiko en la malfruaj 1970aj, kaj tiam en la 1980aj, la epoko de turbo-motoroj, kiam kuradis la plej forta aŭto-ligo de iam.
 
La malfruajn 1980ajn aperis multspecaj elektronikaj helpiloj, por ke stiristoj (de kelkaj nomataj "pilotoj") pli bone regu siajn trememajn maŝinojn, interalie aktivaj risortoj, nekrampaj bremsilojbremsoj kaj tiro-stabiligo. Iujn evoluaĵojn inspiris modernaj strat-aŭtoj, kaj reciproke iuj, ekzemple aktivaj risortoj, inventiĝis por konkursoj kaj poste havebliĝis ĉe publiko. Ĉiukaze, spektantoj perceptis ke la evoluaĵoj neniigis la neceson por pilota kapablo kaj tial do en 1994 la F1-grupo devigis nature aerumitajn motorojn kaj forigis multe da helpiloj. Iom post iom kelkaj revenis je la konstato ke la teamoj malobeas la regulojn.
 
Nunaj reguloj de Formulo Unu postulas ke la aŭtojn konstruu la teamoj mem. La reguloj unikas en Formulo Unu. Ili postulas ke la aŭtojn drivu 3-litraj, normale aerumitaj motoroj. Ĉiuj aŭtoj havas motoron V-8, situanta inter la piloto kaj la malantaŭa akso, tipe havanta 800-ĉevalan povon. La aŭtoj, samkiel en la plimulto da klasoj de eksterarad-aŭtoj, havas grandajn flugilojn kiuj premas la aŭton al la strato, La subaĵo estas ebena, malkiel en antaŭaj epokoj, kiam invertita aerofolio kreis sub la aŭto spacon da malalta premo, por efike suĉi la aŭton al la strato. La aŭtoj konstruiĝas el miksaĵo de karba fibro kaj similaj malpezegaj (kaj multege altkostaj) materialoj, kun minimuma seka pezo de 500 kilogramoj. Laŭ regulo, la pneŭoj havas minimume tri sulkojn por malrapidigi la aŭtojn. (Glata pneŭo, sen sulkoj, plej bonus en sekaj kondiĉoj). La brulaĵon speciale rafinas la grandaj benzinaj korporacioj. BremsilojBremsoj estas karbo-fibraj diskoj. La aŭtoj estas arkitektitaj por minimuma pezo, kaj sekve, post la fino de la kurado estas esence forĵetindaj. [[Ferdinand Porsche]] diris, ke optimuma konkurs-aŭto disfalas ĉe la celo – alie ĝi havis nenecese fortan konstruon.
 
En pasintaj jaroj, troaĵo da aŭtoj venis por konkursi en F1, kaj teamoj devas meriti antaŭe por havi sian lokon sur la krado. Nun, la kostoj estas tiom altaj kaj la ebleco ne kuri ne plu estas praktika, tial do la organizaĵo kiu prizorgas la ĉampionecon (FOCA), vendas al teamoj la rajton konkursi en F1-kuradoj. Ĉiu teamo kurigas meze du aŭtojn en ĉiu kurado.