Miroslav Tůma: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
vuikilibro pri la varmo
e bremsilo -> bremso
Linio 22:
 
Ĉiuj sciencaj kaj teknikaj fakoj indikas dum pasintaj jardekoj kaj nuntempeco rapidegan evoluon. Unuopaj naciaj, ŝtataj eĉ kontinentaj tutoj estas por la plua progresado tro mallarĝaj. Ĝi nepre pretendas farigon de ĉiuj bremsoj, limoj kaj baroj.
Tre efikaj bremsilojbremsoj de la tuthomara scienca kaj teknika evoluo estas la lingvaj baroj. Ili ne nur malhelpas la tuthomaran interkompreniĝon en ĉefaj kaj bazaj filozofiaj, kulturaj kaj politikaj problemoj, sed bremsas ankaŭ la ĉiutagan praktikan vivon de laboro. La transporto de pensoj estas malfacila. Oni bedaŭrinde devas konstati, ke eĉ evoluintaj kaj grandegaj nacioj ne havas unuecan sciencan kaj teknikan terminaron. Pri la tutmonda internacia scienca kaj teknika terminologio oni povas ĝis nun nur sonĝi. Ĝian senduban valoron bontrovas ĉiu, kiu laboras en la scienca fako, kie oni ankoraŭ uzas la postvivantan latinan terminaron. Sed la moderna, rapide evoluanta scienco kaj tekniko urĝe bezonas ankaŭ la modernan precizan, fonetikan, gramatike facilan kaj tamen senlime esprimriĉan internacian sciencan lingvon.
La homaro ne havas jam nun superfluajn fortojn kaj tempon, por ke oni lasu lerni la plej bezonajn homojn de la ekonomia vivo kelkajn fremdajn lingvojn. La fremdlingva scipovo estas por lingvistoj nepra preferindaĵo alportanta profiton, sed por ĉiu teknikisto kaj ĉiu sciencisto ĝi estas nur la perdo de tutaj laborjaroj el lia fruktodona vivo en la kazo, kiam ĝi ne estas amokupo kaj amuzo.
Unu nacia lingvo bezonas minimume du mil laborhorojn da studo por la normala homo. Sed pri iu perfekteco oni ankoraŭ ne povas paroli. Bedaŭrinde nuntempaj sciencistoj kaj teknikistoj treege bezonus ne nur kompreni aŭ pasive legi la fakan literaturon, sed flue paroli, diskuti, precize difini siajn pensojn, prelegi kaj verki pri plej gravaj kaj malfacilaj fakaj problemoj.