Clark Terry: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
==Vivo kaj verkado ==
Terry ludis en la bando de sia mezgrada lernejo komence trombonon, transiris tamen baldaŭ al trumpeto. Dum la Dua Mondmilito Terry ekde 1942 ĝis 1945 estis membro de armebando de la usona mararmeo, kie li helpe de klarneta lernolibro alproprigis al si nekutime fluan teknikon kaj ankaŭ eksperimentis per rondspirado. Poste li muzikis mallonge kun la bandoj de [[Lionel Hampton]], Charlie Barnet, Eddie „Cleanhead“ Vinson, Charlie Ventura kaj George Hudson. Ekde 1948 ĝis 1951 li estis membro de la [[Count Basie Orchestra]]. Lian trarompon alportis al li la laboro en la orkestro de [[Duke Ellington]] ekde 1951 ĝis 1959; postsekve li koncertvojaĝis kun Quincy Jones tra Eŭropo. Post tio li trovis firman dungitecon ĉe [[NBC]] en [[Novjorko]] kaj ĉe la televido, kie li ĝis 1972 prezentis kiel soloisto en la bando de la spektaklo ''Tonight Show'' de [[Johnny Carson]]. Krom tio li formis en la fruaj 1960-aj jaroj kvinopon kune kun [[Bob Brookmeyer]].
 
Post la disiĝo de la ''Tonight Show'' komencis la kariero de Terry kiel studiomuzikisto kaj tutmonda stelulo. Li fondis siajn du ensemblojn ''Clark Terry's Big Band'' kaj la kvinopon ''Clark Terry and his Jolly Giants'' kaj prezentis tutmonde dum festivaloj, koncertoj en klubejoj kaj surdiskigis kun la Simfonia Orkestro je Londono, la [[Duke Ellington Orchestra]] kaj la Ĵaz-Orkestro je Ĉikago. Li laboris kun muzikistoj kiel [[Ella Fitzgerald]], [[Oscar Peterson]], [[Dizzy Gillespie]], Dinah Washington, [[Ben Webster]], Charlie Barnet, Doc Severinsen, [[Ray Charles]], Billy Strayhorn, [[Dexter Gordon]], [[Thelonious Monk]], [[Billie Holiday]], [[Sarah Vaughan]], [[Coleman Hawkins]], [[Zoot Sims]], [[Milt Jackson]], Jon Faddis kaj [[Dianne Reeves]].
 
Terry laboris kaj kiel bandestro kaj ankaŭ kiel soloisto. Li komponis pli ol ducent kantojn, instruis kaj verkis plurajn librojn. Trifoje li estis nomumita por kaj unufoje distingata per [[Grammy]], plurfoje li honordoktoriĝis kaj ricevis lokon en la Kansasurba Ĵazo-Glorhalo. En 2010 li ricevis [[Grammy|Gremion]] de la kategorio '' Lifetime Achievement Award''.
[[dosiero:Clark Terry.jpg|thumb|left|Clark Terry, 2002 <br /><small>& Great Lakes Navy Band Jazz Ensemble</small>]]
 
== Diskoj ==