Elementa partiklo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.4) (robota aldono de: kk:Элементар бөлшектер
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: stq:Elementarpaat; cosmetic changes
Linio 1:
[[Dosiero:Standard Model of Elementary Particles.svg|thumb|180px|Norma modelo de elementaj partikloj]]
 
'''Elementa partiklo''' estas kuniga termino por [[fiziko|fizikaj]] objektoj kiujn ne eblas dispartigi je pli simplajn [[partiklo]]jn. La nocio de elementa partiklo devenas de koncepto ke [[substanco]] estas [[diskreta]], t.e. ĝi konsistas el difinitaj partoj, limigitaj unu de la alia kaj ne enhavantaj subpartojn je kiuj ili povus interŝanĝi. Ilian strukturon kaj konduton studas [[partikla fiziko]]. Kelkaj elementaj partikloj havas internan strukturon kaj difnitajn subunuojn, sed apartigi ilin ne eblas. Aliaj estas tute senstrukturaj kaj unuecaj - tiuj nomiĝas ''fundamentaj partikloj''.
 
Ekde [[1932]] estas malkovritaj pli ol 400 elementaj partikloj.
 
== Klasado ==
=== Laŭ spino ===
Laŭ [[Spino (fiziko)|spino]] ĉiuj elementaj partikloj divideblas je du klasoj:
* [[Bosono]]j - partikloj kun [[entjero|entjera]] spino
* [[Fermiono]]j - partikloj kun entjerplusduona spino
=== Laŭ strukturo ===
Ekzitas du grandaj grupoj de elementaj partikloj laŭ ilia interna strukturo (pli precize - laŭ ekzisto de tia strukturo).
==== Fundamentaj partikloj ====
* [[Leptono]]j - [[fermiono]]j kiuj estas ''unupunktaj'' (t.e. ne konsistaj el io ajn) almenaŭ en la skalo de 10<sup>-18</sup> m. Ili ne partoprenas en [[forta nuklea forto|fortaj interagoj]]. Partopreno en [[elektromagneta forto|elektromagnetaj interagoj]] estas montrita nur por [[ŝargo|ŝargitaj]] leptonoj ([[elektrono]]j, [[muono]]j kaj [[tau-leptono]]j kaj ne estas obdervata por [[neŭtrino]]j. Entute estas konataj 6 tipoj de leptonoj.
* [[kalibra bosono|Kalibraj bosonoj]] - partikloj, kiuj tenas [[Fundamenta forto|fundamentajn fortojn]]:
** [[Fotono]] - peranto de [[elektromagneta forto]]
** 8 tipoj de [[gluono]]j - perantoj de [[forta nuklea forto]]
** 3 mezaj [[bosono]]j W<sup>+</sup>, W<sup>-</sup> kaj Z<sup>0</sup> - perantoj de [[malforta nuklea forto]]
** [[Gravitono]] - hipotetika partiklo, kiu rolas kiel peranto de [[gravito|gravita forto]]; ekzisto de gravitono ne estas pruvita pro malforteco de gravitaj interagoj, sed ĝi estas tre probabla. La [[norma modelo]], tamen, ne inkluzivas gravitonon.
* [[Kvarko]]j estas subpartikloj de neentjera [[ŝargo]], kiuj eksistas nur kiel subpartikloj kaj nenie estas trovitaj libere; estas iom da diskuto, ĉu vere eblas rigardi ilin kiel partiklojn. Ekzistas 6 tipoj de kvarkoj, el kiuj konsistas [[hadrono]]j.
 
==== Hadronoj ====
* [[Hadrono]]j estas partikloj, kiuj konsistas el [[kvarko]]j. Oni iam dubas, ĉu eblas daŭre konsideri ilin elementajn, sed ĉar liberaj kvarkoj ne ekzistas kaj neniu observis disigon de androno, ne eblas pruvi ke ili estas neelementaj. Hadronoj havas du grupojn:
** [[Mezono]]j - hadronoj de entjera spino, t.e. hadronoj-[[bosono]]j
** [[Bariono]]j - hadronoj de entjerplusduona spino, t.e. hadronoj-[[fermiono]]j. [[Protono]] kaj [[neŭtrono]] estas barionoj.
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 88:
[[sl:Osnovni delec]]
[[sr:Елементарна честица]]
[[stq:Elementarpaat]]
[[su:Partikel éleménter]]
[[sv:Elementarpartikel]]