Binturongo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: nl
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''binturongo''' (''Arctictis binturong'') el la ordo de [[karnovoruloj]] kaj familio de [[viveredoj]] vivas en la provinco Junnan de Ĉinio kaj ankaŭ en Hindio, Bhutano, Nepalo, Sikimo, la Hindoĉina Duoninsulo kaj Indonezio. Ĝi longas 61-96 centimetrojn, kun vosto 56-89 centimetrojn longa, kaj pezas 9-14 kilogramojn. Ĝi estas dika kaj fortika kun mallongaj kruroj. Ĝi estas kovrita de krudaj kaj nigraj longaj haroj, kiuj estas malpli longaj ol tiuj de la vosto. Ĝi havas volveblan voston kaj ĉe ĝiaj orelpintoj troviĝas tufo da nigraj kaj longaj haroj, per kio ĝi klare distingiĝas de la aliaj bestoj de la viveredoj.
 
La binturongo vivas en densaj arbaroj, ĉiam aktivadas en nokto. Tage ĝi dormas surla supro de arbo, kuntirante sian korpon kaj kaŝante sian kapon sub la vosto, aŭ sunumas tie. Surtere ĝi
iradas ĉiam malrapide kaj singardeme, kaj oni neniam vidis ĝin saltanta. Ĝi estas lerta arbogrimpanto, kun vosto kiel helpa- membro. Agante sur arbo, ĝi ofte alkroĉas sian voston al branĉo, malrapide antaŭeniras, aŭ etendas sian voston por tuj alkroĉi ĝin al branĉo ĉe eventuala falo. Ĝenerale ĝi malsuprengrimpas de sur arbo kun kapo malsupren. Ĝi ĉefe manĝas fruktojn, ŝoŝojn kaj diversajn vegetaĵojn, hazarde birdetojn aŭ malgrandajn ronĝulojn. Agante, ĝi eligas de tempo al tempo kriadon, kaj eĉ furioze muĝas, kiam ĝi koleriĝas. Ĝi estas la plej kriema el la viveredoj. En densa arbaro ĝi rekonas siajn kunulojn dank' al sia flarsento. Post kiam la binturongino gravedas 88-98 tagojn, ĝi naskas 2-4 idojn, ĉiu el ili pezas 283340 gramojn kaj povas rampi nelonge post sia naskiĝo.
Linio 9 ⟶ 10:
[[he:בינטורונג]]
[[nl:Beermarter]]
 
[[Kategorio:Karnomanĝuloj]]