Bluvanga barbulo: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn forigis ,  antaŭ 9 jaroj
e
Syntaxfix 48, article links to itself
e (r2.6.5) (robota aldono de: my:ကုတ်ကလောင်ငှက်)
e (Syntaxfix 48, article links to itself)
La barbuloj estas grupo de [[preskaŭpaserinaj]] [[birdoj]] kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.
 
En la genro de Aziaj barbuloj nome ''Megalaima'' estas du grupoj de specioj laŭ la kapoplumaro, kvankam ĉiuj havas ĝeneralan verdan plumaron en la korpo kaj vosto. Sed laŭ la kapoplumaro estas specioj kiuj havas grizbrunajn sen koloraj markoj kapojn, kolon kaj bruston, kiel la [[Brunkapa barbulo]], la [[Stribarbulo]], la [[Verda barbulo]] kaj la [[Verdorela barbulo]], dum aliaj havas tre rimarkindajn kolorajn markojn en la kapo ĉefe ruĝaj, flavaj aŭ bluaj (bazaj koloroj) kun metalaj briloj, kiuj estas ekzemple la jenaj: [[Ruĝkrona barbulo]], [[Ruĝgorĝa barbulo]], [[Flavfrunta barbulo]], [[Flavgorĝa barbulo]], [[Nigrobrova barbulo]], [[Bluvanga barbulo]], [[Flavkrona barbulo]], [[Blugorĝa barbulo]], [[Bluorela barbulo]], [[Ruĝfrunta barbulo]] kaj [[Sangofrunta barbulo]]. Tiu ĉi specio, do, apartenas al tiu lasta grupo kun koloraj markoj.
==La specio==
Pli precize tiu ĉi specio, kiel plej parto de la samgenranoj estas ĝenerale '''verda, tre brila en nuko kaj dorso''', pli hela en subaj partoj kaj iom blueca en subvosto. La kapo kiel en parto de la grupo estas ege rimarkinda kaj buntkolora. La '''vizaĝo kaj gorĝo estas tre helbluaj''' (kio nomigas la specion). La '''krono estas ruĝa sed trapasita de nigra''' horizontala strio meze (kun iom da helo antaŭe) kaj bordita de alia laŭlonga nigra strio de ties pintoj al la nuko. La beko estas fortika kaj ĉirkaŭita de bridaj harecplumoj, kiel en la tuta genro, kaj eburkoloreca sed nigreca en pinto de suba makzelo kaj en pinta duono de supra makzelo. Ĉirkaŭokula ringo estas oranĝeca kaj la kruroj grizverdecaj.
587

redaktoj