Biblioteko Butler: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 9 jaroj
Kiam la biblioteko translokiĝis al sia nuna (2011) sidejo, eblis simpligi tiujn aranĝojn: en aparta ĉambro kreiĝis la Arkivo Houghton, kiu konsistas el ĝenerala dokumenta arkivo, al kiu apartenas ankaŭ la muzikaĵoj kaj la pli grandaj fotoj, kaj el fotoarkivo, kiu malgraŭ sia nomo enhavas ankau poŝtkartojn, bildkartojn, kaj similajn malgrandaĵojn.
 
Origine ĉio en la biblioteko estis klasita laŭ la decimala sistemo de la [[Internacia Bibliografia Instituto]] en [[Bruselo]]. Laŭ tiu sistemo ĉiu temo ricevis difinitan numeron, kun aldonaj subdividoj por indiko de formo, loko, dato, lingvo, rilato, kaj aliaj vidpunktoj. Por la pri-Esperanta sekcio Montagu Butler ellaboris apartan klasifon tre detalan. Iom post iom oni komencis uzi elementojn de Universala Decimala Klasifo, kaj nun (2011) ĉio estas aranĝata laulaŭ tiu sistemo.
 
Ĉio en la biblioteko (libroj, broŝuroj, muziko, kaj eĉ gazetartikoloj) estis enskribita en unu komunan indekson. Tiu Klasita Katalogo listis ĉiun eron laŭ numera ordo kaj montris ĉion, kion la biblioteko enhavas pri unuopa temo. Troviĝis ankaŭ Alfabeta Indekso de titoloj, temoj, kaj nomoj, kiu ebligis ĉion trovi, eĉ sen kompreno pri la sistemo. Tiuj indeksoj konsistigis tre grandan paperan sliparon; nun (2011) la ĝenerala katalogo estas transmetata al komputilo kaj konsultebla en interreto. Komenciĝis la laboro enkomputiligi la indekson de artikoloj.
| E 0 || Esperanta Movado || align="right" | 1 500
|-
| E -: || Esperanto Aplikata || align="right" | 600
|-
| E1-E9 || Esperanta Lingvo || align="right" | 1 600
Sennoma uzanto