Vikipedio:Gvidilo por biografioj: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
LUIS FELIPE SALDARRIAGA, Kolombia arkitekto kaj Esperantisto |
Yekrats (diskuto | kontribuoj) e Forigis redaktojn de 201.233.175.168 (diskuto); restarigis al la lasta versio de MastiBot |
||
Linio 1:
La '''[[Vikipedio:stilogvido|stilogvido]] por biografioj''' celas doni regularon por certigi konformon de [[biografio|biografiaj]] artikoloj. Ĝi kompletigas la ĝeneralajn regulojn kaj konsilojn, kiujn vi trovas sur la helpo-paĝo [[Helpo:Kiel verki bonan artikolon|Kiel verki bonan artikolon?]] (se vi estas komencanto bv. unu legi ĝin). Ni rekomendas, ke vi sekvu la gvidlinion por ke Vikipedio aspektu kohera kaj por malpliigi la laboron por la redaktoroj kiuj venos post vi.
== Unua alineo ==
En la unua alineo de biografia artikolo vi prezentu tri informojn:
* nomon,
* naskiĝdaton kaj naskiĝlokon kaj eventuale mortodaton kaj mortolokon, kaj
* koncizan resumon pro kio la persono estas konata al publiko.
La unua alineo komenciĝu per nomo de la koncerna homo, kiu estu en '''grasa litertipo'''. La familia nomo estu (nur en tiu unua frazo) en majusklaj LITEROJ. Se estas nefonetike skribita nomo, tuj sekvu la prononco de la nomo laŭ Esperanta alfabeto en [[rektangulaj krampoj]] ( <nowiki>[...]</nowiki> ) kaj eventuale [[IFA]] kun indiko, ke estas IFA ( <nowiki>[...], [[IFA]] [...]</nowiki> ).
Sekvas en parentezoj ( <nowiki>(...)</nowiki> ) la naskiĝdato kaj naskiĝloko kaj eventuale mortodato kaj mortoloko. Por la datoj oni laŭeble uzu la ŝablonon <nowiki>{{daton|1|januaro|2000}}</nowiki>. Antaŭ la naskiĝdato staras la vorto "naskiĝis". Se temas pri mortinta homo, post la jaro de naskiĝo kaj naskiĝloko sekvas '''komo''', la vorto "mortis" kaj tiam la dato kaj jaro.
Ekzemplo:
* (naskiĝis la <nowiki>{{daton|3|oktobro|1901}} en Fantazi-urbo, mortis la {{daton|13|oktobro|2001}} en Utopiburgo)</nowiki>
kio rezultos en:
* (naskiĝis la {{daton|3|oktobro|1901}} en Fantazi-urbo, mortis la {{daton|13|oktobro|2001}} en Utopiburgo)
La unua alineo finiĝas per unupropozicia resumo pri tio, kial tiu homo estas publike konata, kaj enhavu la ŝtananecon aŭ eventuale nacianecon, se facile direbla, ligitan al la artikolo pri la koncerna ŝtato aŭ nacio. Atentu ke estu propozicio. Oni ne simple metu liston de substantivoj, sed kreu klompletan frazon (vidu la ĝeneralajn regulojn sur la helpo-paĝo [[Helpo:Kiel verki bonan artikolon|Kiel verki bonan artikolon?]]).
Ekzemplo de unua alineo:
: '''Eeoo HOMO''' [I:u: HOmo] (naskiĝis la {{daton|3|oktobro|1901}} en Fantazi-urbo, mortis la {{daton|13|oktobro|2001}} en Utopiburgo) estis [[Britoj|brita]] verkisto, kiun elpensis [[Vikipediisto:Kriĉjo|Kriĉjo]] por la stilogvido.
Oftaj eraroj:
* skribu: '''naskiĝis la'''; '''ne''' skribu: ''*'', ''nask.'', ''naskiĝinta'' aŭ io simila
* dato-formato: Se vi ne uzas la dato-ŝablonon (sed kial vi faru tion?) skribu ekzemple '''la 13-an de aŭgusto 1913''' (numero de la tago - streketo - an (do en akuzativo) - de - minuskla monato-nomo - jaro; '''ne''' skribu: ''en la 13a de Aŭgusto de 1913'' aŭ io simila.
* disigu naskiĝ- kaj mortoparton per '''komo'''; '''ne''' disigu ĝin per streketo (-) aŭ punktokomo (;) aŭ io simila
== Pri verkistoj ==
Se la biografia artikolo estas pri verkisto, estu la sekcio "Verkoj" aŭ "Verkoj (selekto)", kies titolo estu ene de du aroj de du egalsignoj (<nowiki>== Verkoj ==</nowiki> aŭ <nowiki>== Verkoj (selekto) ==</nowiki>). Evitu aliajn nomojn, ekzemple "Famaj verkoj", kiuj ŝajnas malkonsili, ke redaktantoj aldonu mankantaĵojn.
Ĉiu verko estu formatita per * ĉe la komenco de la lineo. Sekvas la titolo (eventuale nacilingva), en ''[[kursivo]]''. Poste estu en parentezoj traduko en Esperanto inter [[citilo]]j (se la titolo estas nacilingva), komo, kaj jaro de eldono. Ekzemple:
*''Some book'' ("Iu libro", 2003)
Se verkisto verkis en pluraj genroj, ekzemple poezio, dramo kaj romanoj, eblas dividi la verkojn tiel ene de "Verkoj". Ĉiu genro estu ene de du aroj de tri egalsignoj (<nowiki>===</nowiki>). Ekzemple:
<nowiki>
=== Dramo ===
* ''Batalo de redaktoroj: Vikipedia tragedio en du aktoj'' (2002)
=== Poezio ===
* ''Vikipedio-Enciklopedio kaj aliaj rimoj'' (2002)
* ''Mi malamas vivon kaj ĉio estas griza: aĉa poezio de mezlernejanoj en Esperanto'' (2003)</nowiki>
Ekzistas ŝablonoj por "verkistoj", vidu je [[Vikipedio:Ŝablono]].
== Pri esperantistoj ==
La kutima ordo estas unue profesio, poste rolo en [[Esperantujo]]. Skribu do ekzemple:
'''Johano VERDEMUL''' (naskiĝis la [daton] en [naskiĝurbo]) estas [[Germanoj|germana]] profesoro pri malfacilaj demandoj kaj membro de la [[Akademio de Esperanto]] (AdE).
Se la artikola teksto estas sufiĉe longa, ke vi kreu sekciojn, tiu ordo ripetiĝas. Do unue
<nowiki>== Profesia vivo ==</nowiki>, poste <nowiki>== Esperanta agado ==</nowiki>.
== Pri eksteraj ligiloj ==
Eksteraj ligoj estu '''nur''' en sekcio nomata "Eksteraj ligiloj", kies titolo estu ene de du aroj de [[egalsigno]]j (<nowiki>==Eksteraj ligiloj==</nowiki>). Tiel estos klara divido inter Vikipedia enhavo (pri kiu ni respondecas) kaj enhavo de ekstera mondo. Ĉi tiu inkluvizas ligilojn al rete legeblaj verkoj.
== Kategorioj ==
Se vi taksas taŭga inkluzivigi [[Vikipedio:Kategorio|vikipediajn kategoriojn]], pensu pri la '''fako''' en kiu tiu homo elstaris. Ekzemploj estas:
* <nowiki>[[Kategorio:Sciencistoj]]</nowiki>
* <nowiki>[[Kategorio:Ruslingvaj verkistoj]]</nowiki>
En ĉiu biografia artikolo devas esti ankaŭ la kategorioj pri la jaroj de naskiĝo kaj (se temas pri mortinta persono) morto:
* <nowiki>[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1799]]</nowiki>
* <nowiki>[[Kategorio:Mortintoj en 1899]]</nowiki>
Se vi ne certas pri kategorioj, lasu tiun laboron por aliaj vikipediistoj.
Antaŭ la listo de la kategorioj estas utila kromkodo:
* <tt><nowiki>{{DEFAŬLTORDIGO:Putin, Vladimir}}</nowiki></tt>
Ĝi permesas listigi artikolojn en la paĝoj de kategorioj laŭ alfabeto de la familinomoj.
Por aldoni la naskiĝodato, mortodato, kaj ordiĝi en kategoriojn, simple uzu la ŝablonon {{ŝ|vivtempo}}. La unua kampo estas la naskiĝdato, la dua estas la mortodato (aŭ malplena por vivantoj, aŭ 'nekonata'), kaj la tria estas la ordigo:
* <tt><nowiki>{{vivtempo|1952||Putin, Vladimir}}</nowiki></tt>
==Vidu ankaŭ==
* [[Listo de biografioj]]
* [[Vikipedio:Informkestoj]]
[[Kategorio:Konsiloj al redaktantoj|Gvidilo por biografioj]]
[[cs:Wikipedie:Biografie]]
[[de:Wikipedia:Formatvorlage Biografie]]
[[en:Wikipedia:Manual of Style (biographies)]]
[[fa:ویکیپدیا:شیوهنامه نوشتن زندگینامه]]
[[he:ויקיפדיה:מדריך לעיצוב דפים (ביוגרפיות)]]
[[ja:Wikipedia:スタイルマニュアル (人物伝)]]
[[ms:Wikipedia:Manual gaya penulisan (biografi)]]
[[no:Wikipedia:Stilmanual/Biografier]]
[[pl:Wikipedia:Standardy artykułów/biogram]]
[[pt:Wikipédia:Livro de estilo/Biografias]]
[[sk:Wikipédia:Biografia]]
[[sr:Википедија:Приручник стила/Биографије]]
[[sv:Wikipedia:Biografiska artiklar]]
[[zh:Wikipedia:格式手册 (传记)]]
|