Edwin Hubble: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ml:എഡ്വിൻ ഹബിൾ
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: hy:Էդվին Պաուլի Հաբլ; cosmetic changes
Linio 4:
La [[kosmoteleskopo Hubble]], kiu estis enorbitigita en [[1990]], estis nomita en lia honoro.
 
En la 20aj jaroj Hubble studis la tiam tiel nomatajn [[spirala nebulozo|spiralajn nebulozojn]] kaj li sukcese apartigis unuopajn [[stelo]]jn en tiuj. Per la ektrovo de [[cefeido]]j en tiuj nebulozoj, li povis kalkuli iliajn distancojn. Tiel li montris en [[1923]], ke la [[Andromeda galaksio| Andromeda nebulozo]] estas je longa distanco ekster la [[Lakta vojo]] kaj do povas esti konsiderata kiel propra [[galaksio]].
Post kiam studoj fare de [[Vesto Slipher]], [[Milton Humason]] kaj [[Knut Lundmark]] jam estis montrintaj, ke la ondlongo de lumo veninta de malproksimaj [[galaksio]]j ofte estas pli granda ol tiu emisiita de proksimaj lumfontoj, Hubble montris, en [[1929]], ke tiu tiel nomata “[[ruĝenŝoviĝo]]” tendencas esti proporcie pli granda, ju pli longe for la galaksio estas. Tio estas nomata la [[leĝo de Hubble]]. Kvankam la distancoj kalkulitaj de Hubble estis eraraj (ili nun estas konsiderataj proksimume sep foje pli grandaj), la lineara proporcio inter [[ruĝenŝoviĝo]] kaj distanco, kiu estas la esenco de la [[leĝo de Hubble]], pli poste montriĝis valida ankaŭ por multe pli foraj galaksioj.
 
Pro la fakto, ke [[ruĝenŝoviĝo]] rezultas, kiam lumfonto moviĝas for de la observanto (la [[efiko de Doppler]]), Hubble esprimis la ruĝenŝoviĝon observitan en la lumo de galaksioj kiel "ŝajnan rapidecon", do kiel la rapidecon, kiun la galaksio devus havi, se la ruĝenŝoviĝo estus kaŭzata de la [[efiko de Doppler]]. Hubble tamen ne implicis, ke foraj galaksioj vere moviĝas for de ni, sed konsideris ankaŭ alternativajn klarigojn.
 
Jam en [[1927]] [[Georges Lemaître]] proponis [[teorio]]n, laŭ kiu la [[universo]] estas ekspansianta, kaj la galaksioj moviĝas for unu de la alia. Tiaspecaj [[kosmologio|kosmologiaj]] [[teorio]]j, laŭ kiuj la [[universo]] originis en [[praeksplodo]] (angle Big Bang), daŭre furoras, kaj la malkovro de Hubble ludas esencan rolon en ili. Hubble mem ĉiam restis skeptika pri tiaj teorioj.
 
{{Commons|Edwin Powell Hubble}}
{{vivtempo|1889|1953|Hubble, Edwin}}
 
[[Kategorio:Usonaj astronomoj]]
{{vivtempo|1889|1953|Hubble, Edwin}}
 
{{LigoElstara|he}}
Linio 46:
[[hr:Edwin Hubble]]
[[hu:Edwin Hubble]]
[[hy:Էդվին Պաուլի Հաբլ]]
[[id:Edwin Powell Hubble]]
[[io:Edwin Hubble]]