Dušan Kostolný: Malsamoj inter versioj
Dušan Kostolný - nova |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 17:59, 16 okt. 2011
Dušan Kostolný (naskiĝis la 11-an de novembro 1928 en Gôtovany); - esperantisto el Liptov-regiono. Kun Esperanto li konatiĝis en Svit, kie li studis kaj laboris, en 1948. Lia unua instruisto estis Edwin Sahlinger kaj ĉi tie konatiĝis kun Milan Neubeler, Milan Zvara kaj Ján Slivka. Poste li laboris en Prakovce, kie en 1953 fondis kaj gvidis E-rondeton. Dum 1953 - 1960 li eldonadis dulingvan Esperanto-slovakan gazeton "Prakovčan". Post reveno al Liptov li agadis en Esperanto-klubo Liptovský Mikuláš kaj poste en Esperanto-klubo Ružomberok. Post malapero de E-kluboj en Liptov li estis kunfondinto de Liptova Esperanto-klubo, kies estis poste prezidanto. Li verkas mallongajn humorajn prozojn. En 2006 Biblioteko de Gašpar Fejérpataky-Belopotocký eldonis lian bibliofilion Sukcesa eksperimento. Li longjare kontribuas al Esperantisto Slovaka. Lia edzino Mária Kostolná (1933 - 2006) estis aktiva esperantistino.