Scott LaFaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
LaFaro alkreskis en muzikema familio, lia patro ludis en multaj bandegoj. Li komencis pianludi dum sia baza-lerneja tempo, lernante ĉe mezgrada lernejo li eklernis [[basklarneto]]-ludon, por transiri dum sia gimnazia tempo al [[tenorsaksofono]]. Nur en la somero antaŭ lia studo en altlernejo li eklernis [[kontrabaso|kontrabasludon]], ĉar la regado de arĉinstrumento estis deviga por muzikinstruistoj. Post tri monatoj je la altlernejo li decidis koncentriĝi je la baso.
 
LaFaro forlasis la altlernejon, por kunlabori en la bandego de Buddy Morrow. Post tutlanda koncervojaĝo li forlasis la bandegon en Los-Anĝeleso, kie li elprovis sian bonŝancon en la tiea muzikmondeto. Li rapide trovis tie laboron kaj akiris la famon, esti unununu el la plej bonaj basistoj. En 1959 li aliĝis post prezentadoj kun granduloj kiel [[Chet Baker]], [[Percy Heath]], [[Victor Feldman]], [[Stan Kenton]] kaj [[Benny Goodman]] al la triopo de [[Bill Evans (pianisto)|Bill Evans]]. Tiutempe li ankaŭ kunlaboris kun [[Ornette Coleman]].
 
LaFaro mortis dum trafikakcidento en Flint, proksime de Geneva, Novjorkio, du tagojn, post kiam li akompanis [[Stan Getz|Stenon Getz]] je la [[Newport Jazz Festival|Newport-Festival]], kaj malpli ol du semajnojn post la vojmontraj surdiskigoj en la ĵazklubejo Village Vanguard kun Bill Evans. La sonregistraĵoj publikiĝis kiel ''[[Sunday at the Village Vanguard]]'' kaj ''[[Sunday at the Village Vanguard|Waltz for Debby]]''.
 
==Literaturo==