Norvega krucmilito: Malsamoj inter versioj

2 149 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
sen resumo de redaktoj
La '''norvega krucmilito''' estis [[krucmilito]] de [[1107]] ĝis [[1110]], en la periodo post la [[unua krucmilito]] kaj estis gvidata de la [[norvegoj|norvega]] reĝo [[Sigurdo la 1-a (Norvegio)|Sigurdo la 1-a]].<ref>Riley-Smith, 1986, p. 132</ref> Sigurdo estis la unua eŭropa reĝo, kiu krucmilitis en [[Sankta Lando|Sanktan Landon]] kaj neniu el la bataloj de tiu ĉi krucmilito estis perdita. La norvega krucmilito estis ŝajne kondukita kiel la plej fruaj [[Vikingoj|vikingaj]] atakoj, kvankam la celoj de la norvegoj malsamis en tiu epoko.<ref name="SNL">{{cite web|url=http://www.snl.no/.nbl_biografi/Sigurd_1_Magnusson_Jorsalfare/utdypning|work=Norsk biografisk leksikon|title=Sigurd 1 Magnusson Jorsalfare|first=Klaus|last=Krag}}</ref>
 
==La vojaĝo al Jerusalemo==
===De Norvegujo al Anglujo (1107-08)===
Sigurdo kaj liaj homoj velŝipis for de [[Norvegujo]] en aŭtuno de la jaro [[1107]]. Partoprenis ĉirkaŭ sesdek ŝipoj kaj eble ĉirkaŭ 5.000 viroj.<ref name="SNL"/>
Aŭtune ili alvenis en [[Anglujo]], kie regis [[Henriko la 1-a (Anglio)|Henriko la 1-a]]. Sigurdo kaj liaj viroj restis en Anglujo dum la tuta vintro, kaj forveturis en la printempo de la jaro [[1108]] per ŝipo okcidenten.
 
===En Iberujo (1108-09)===
Post pluraj monatoj ili alvenis al la urbo de [[Santiago de Compostela]] (''Jakobsland'')<ref name="Doxey (1996)">Gary B. Doxey (1996), [http://www.articlearchives.com/society-social-assistance-lifestyle/religion-spirituality/1479124-1.html "Norwegian Crusaders and the Balearic Islands"], ''Scandinavian Studies'', 10–1.</ref> en la reĝlando [[Galegujo]] (''Galizuland''), kie la loka reganto permesis al ili resti dum la vintro. Tamen kiam alvenis la vintro okazis nutraĵmanko, pro kio la estro rifuzis vendi nutraĵojn kaj varojn al la norvegoj. Sigurdo kunvenigis sian armeon, atakis la kastelon de la estro kaj prenis ĉion, kio estis tie.
 
Dum la vojaĝo la norvegoj renkontis grandan [[pirato|piratan]] mararmeon de [[galero|galeroj]], kiu serĉis pacemajn komercŝipojn forrabotajn. Sigurdo direktis siajn ŝipojn rekte al la piratoj kaj atakis ilin. Post nur mallonga tempo ĉiuj piratoj estis aŭ mortigitaj aŭ forfuĝintaj kaj Sigurdo akiris ok el iliaj ŝipoj.
 
Post tio ili alvenis al kastelo en [[Al-Andalus]] nomata ''Sintra'' (kastelo de la [[maŭroj]], la nuna [[Sintra]] en [[Portugalujo]]), kies nomo devenas eble de Colares, kiu situas pli proksime al la maro. Ili konkeris la kastelon kaj mortigis ĉiujn virojn, ĉar ili rifuzis [[bapto|baptiĝi]]. Sekve ili velŝipis al [[Lisbono]], taksata tiam la limo inter la kristana kaj la islama Iberujo. Ili gajnis sian trian batalon kaj akiris grandajn trezorojn.
 
La kvara batalo estis gajnita en la urbo de Alkasse (eble [[Alcácer do Sal]]<ref name="Doxey (1996)"/>), kie ili mortigis tiom da homoj, ke laŭdire la urbo restis malplena poste. Ankaŭ tie ili gajnis multajn trezorojn.
 
==Bibliografio==
13 554

redaktoj