Norvega krucmilito: Malsamoj inter versioj

1 033 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
===En Sicilio (1109-10)===
Printempe de la jaro [[1109]] ili alvenis al [[Sicilio]] (''Sikileyjar''), kie ilin bonvenigis la grafo [[Roger la 2-a (Scicilio)|Roger la 2-a]], kiu tiam estis nur 12 aŭ 13 jarojn aĝa.
 
===En Palestino (1110)===
En la somero de la jaro [[1110]] la norvegoj fine alvenis al la haveno de [[Akko]] (''Akrsborg'')<ref name="Doxey (1996)"/> (aŭ eble al [[Jafo]]<ref name="SNL"/>), kaj iris al [[Jerusalemo]] (''Jorsala''), kie ili renkontis la regantan krucmilitan reĝon, [[Baldueno la 1-a (Jerusalemo)|Baldueno la 1-a]]. Ili estis varme bonvenigitaj kaj Baldueno kune kun Sigurdo rajdis al la [[Jordano]] kaj reen al Jerusalemo.
 
Oni donacis multajn trezorojn kaj [[Relikvo|relikvojn]] al la norvegoj, inter kiuj troviĝis fragmento de la [[Vera Kruco]], sur kiu laŭdire Jesuo estis krucumita. Ili ricevis tiun kondiĉe ke ili daŭre promociu kristanismon kaj portu la relikvon al la tombejo de sankta [[Olafo]].
 
Poste Sigurdo reiris al siaj ŝipoj en [[Akko]] kaj kiam Baldueno iris al la pagana (tio estas islamana) urbo [[Cidono]] (''Sætt'') en [[Syrio]] (''Sýrland'') Sigurdo kaj lia armeo akompanis lin al la [[Sieĝo de Cidono (1110)|sieĝo]] de la urbo. Cidono estis venkita kaj kreiĝis la dukujo de Cidono.
 
==Bibliografio==
13 554

redaktoj