Aetingen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18:
 
==Geografio==
Aetingen situas ĉe la suda flanko de la montoĉeno [[Bucheggberg]] sur la orienta flanko de la ebena [[Valo de Limpach]] en la [[Svisa Mezlando]]. La komunumo konsistas el la vilaĝo Aetingen kaj la plej granda parto de la vilaĝo [[Brittern]]. La okcidenta parto de Brittern apartenas al la komunumo [[Unterramsern]]. En oriento de la komunumo sur la ebenaĵo de la valo situas golfejo, kies duono situas sur la komunuma teritorio kaj la alia duono aliflanke de la rivereto Limpach sur la teritorio de la [[Kantono Berno|berna]] najbarkomunumo [[Bätterkinden]]. La rivereto [[Limpach]] formas la sudorientan komunumlimon kaj samtempe la kantonlimon inter Berno kaj Soloturno. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,85 km², de kiuj 42% estas kovritaj de [[arbaro]], 49% servas por [[agrikulturo]] kaj la [[golfejo]], kaj 6% por [[setlado]].
 
==Najbaraj komunumoj==