Orpluvio: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
e
r2.7.2) (robota modifo de: en:European Golden Plover; cosmetic changes
e (roboto aldono de: eu:Urre-txirri arrunt)
e (r2.7.2) (robota modifo de: en:European Golden Plover; cosmetic changes)
La '''Eŭrazia orpluvio''' aŭ simple '''Orpluvio''' (''Pluvialis apricaria'') estas [[Palearkta ekozono|palearkta]] specio el la [[ĥaradrioformaj]] birdoj, genro [[pluvio]].
 
== Aspekto ==
Ĝi grandas 27-29 cm, havas enverguron de 66 ĝis 77 cm kaj pezas ĝis 200 gm. Sur ties dorso ksj krono aperas orkoloraj makuloj, densaj makuletoj. La norda subspecio havas somere nigrajn kapoflankon, gorĝon, bruston kaj ventron. La nigrajn kolorojn disigas de la dorsa flanko larĝa, tutkorpa blanka zono ekde la frunto ĝis la subvosto. Tiu blankega zono – kune kun flaveco dorsa- diferencigas la orpluvion disde la [[Arĝenta pluvio]], kiu havas blankan zonon nur ĉe la kapo kaj disde la [[Amerika orpluvio]], kiu havas ĝin nur ĝis la brusto. La suda subspecio portas somere nur malgrandan makulon surbruste kaj la blanka strio estas ne tiom karakteriza. En ĉiuj la nigro de vizaĝo kaj ventro estas pli ampleksa ol tiu de brusto kiu povas esti nur fadeno inter tiuj.
 
La suba korpo kaj la kapoflanko de ambaŭ subspecioj estas vintre helaj, la brusto kaj la dorsa estas orbrune makulitaj. Beko kaj kruroj estas nigraj.
Somere oni povas distingi la orpluvion kaj la [[arĝenta pluvio|arĝentan pluvion]] je la blankplumaj [[akselo]]j de la orpluvio. Desupre la vintra kaj somera [[plumaro]] de la orpluvio estas or-bruna.
 
== Subspecioj ==
''Pluvialis apricaria apricaria'' estas pli norda kaj ''Pluvialis apricaria oreophilos'' estas pli suda ĉar reproduktiĝas en Danio, Germanio, Nederlando kaj Britio. Restas dirite supre diferencoj de plumaro: la suda estas malpli nigra somere.
 
== Disvastiĝo kaj migrado ==
Eŭrazia orpluvio reproduktiĝas somere en norda Eŭropo, tio estas [[Nederlando]], [[Skotio]], [[Skandinavio]] -kaj [[Islando]]-, [[Balta Maro]] kaj nordaj [[Rusio]] kaj okcidenta [[Siberio]]. Ili vintras en pli sudaj kaj sudokcidentaj landoj en [[Britio]], [[Irlando]], [[Francio]] kaj [[Mediteranea Maro]]. Dum migrado haltas kun [[vanelo]]j, sed poste disiĝas por plua migrado. Kelkaj migras laŭ aroj ĝis de 5.000 birdoj aŭ laŭ etaj grupoj kaj eĉ paroj.
 
== Kutimoj ==
Ĝi voĉo estas melodia, pursona "tlu-i, tlui". La printempaj fajfoj dum flugado estas diversaj triladoj.
 
Ili vivas ĝis 12 jaroj. Ilia disvastiĝo estas endanĝerita pro ŝanĝoj kaj malpliigo de ties medioj kaj ĝenado dum bredado, migrado aŭ manĝado.
 
== Reproduktado ==
Paroj estas kutime dumvivaj. Masklo estas teritoriema kaj fosas kelkajn truojn surplanke el kiuj la ino elektas unu, ĉirkaŭ kie ambaŭ ceremonias. Post seksumado, la ino grandigas kaj kovras la truon per herboj. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas kaj post unu monato okazas eloviĝo kaj tuje [[elnestiĝo]] al manĝejo. Post alia monato la idoj jam havas plenan plumaron kaj post unu jaro ili povas bredi siafoje.
 
== Vidu ankaŭ ==
*[[orpluvo]]
 
[[da:Hjejle]]
[[de:Goldregenpfeifer]]
[[en:EurasianEuropean Golden Plover]]
[[es:Pluvialis apricaria]]
[[eu:Urre-txirri arrunt]]
148 477

redaktoj