Art Farmer: Malsamoj inter versioj

1 151 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
=== Fruaj jaroj ===
Art Farmer, kies ĝemelfrato Addison, mortinta en 1963, estis fama basisto, alkreskis en [[Fenikso (Arizono)]] kaj lernis komence la ludon de [[violono]] kaj [[piano]]. Trumpeton kaj [[suzafono]]n li ludis komence nur je solenaĵoj kaj en marŝmuzika bando. En la aĝo de 15 jaroj li komenci ludi trumpeton en dancorkestro. Farmer transloĝiĝis kun sia frato al [[Los-Anĝeleso]], konatiĝis tie kun la ĵazmondeto kaj muzikis en la bando ''Jump Band'' de Horace Henderson kaj Floyd Ray. Krome li koncertvojaĝis kun [[Johnny Otis]].
 
=== La malmolbopa tempo ===
Poste Farmer formis propran ensemblon kun saksofonisto [[Gigi Gryce]], kiu ekzistis ekde fine de 1954 ĝis meze de la jaro 1956 (''Nica's Tempo'', 1955); post tio li ankaŭ muzikis kun [[Coleman Hawkins]], [[Thelonious Monk]], [[Charles Mingus]], la bando ''Jazz Messengers'' de [[Art Blakey]] kaj [[Horace Silver]], Quincy Jones (''This Is How I Feel About Jazz'') kaj ekde 1958 en la kvaropo de [[Gerry Mulligan]]. Kune kun tiu li verkis la filmmuzikon por ''I Want to Live'' kaj ''The Subterraneans'' (1958). Samtempe li ankaŭ okupiĝis pri eksperimentemaj ĵazstiloj, ekzemple kun [[Teddy Charles]], Teo Macero kaj George Russell, kio portis al li la famon, ke li povas ludi ĉion. (aŭdebla je la albumo ''The RCA Victor Jazz Workshop'' de George Russell. En la 1960-aj jaroj la ''Jazztet'', fondita de li, Benny Golson k.a. En 1959, atingis mitan famon. Post ties malfondado li direktis diversajn kvaropojn, ekz. ĝis 1964 kun [[Jim Hall]], kun kiu li sonregistris en 1963 la albumon ''Live at the Half Note''. Post tio li kunlaboris kun Steve Swallow, Steve Kuhn kaj [[Ron Carter]] kaj variaj frapinstrumentistoj.
 
== Listo de selektaj diskoj ==
25 926

redaktoj