Art Farmer: Malsamoj inter versioj

438 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
 
Kun la bando de Otis 1947 li iris unuan fojon al Novjorko kaj muzikis kiel liberprofesiulo kun Clifford Brown, [[Lester Young]] kaj aliaj. Krom tio li studis tiutempe ĉe Maurice Grupp. En 1948 li ludis en Kansasurbo den al bando de [[Jay McShann]], revenis post tio al Los-Anĝeleso kaj ludis en la bandoj de [[Benny Carter]], Gerald Wilson, Roy Porter kaj [[Dexter Gordon]]. Januaron de 1952 ekestis unuaj sonregistraĵoj kun Wardell Gray por [[Prestige Records|Prestige Label]]. Je tio estis registrata ankaŭ la komponaĵo ''Farmer's Market'' de Farmer.<ref>Mallonge poste Annie Ross surdiskigis kantversion por ''Prestige''; per tio Bob Weinstock kaj [[Ira Gitler]] atentiĝis pri la juna muzikisto kaj planis la unuan sonregistradon; komp. Gitler, akompanteksto pri ''Farmer's Market''</ref>
 
En 1953 li membriĝis en la bandego de [[Lionel Hampton]] kaj koncertvojaĝis kun ĉi tiu en 1953. Tiun jaron ankaŭ okazis lia unua sonregistrado por ''Prestige''; ekestis la disko ''Work of Art'', kun aranĝaĵoj de Quincy Jones, kiu ankaŭ kunlaboris kiel pianisto.<ref>Pli malfrue la sonregistraĵoj aperis sur la albumo ''Art Farmer Sextet Plays Arrangements and Compositions of Gigi Gryce and Quincy Jones'' (P 7031/OJC 054)</ref>
 
=== La malmolbopa tempo ===
25 926

redaktoj