Art Farmer: Malsamoj inter versioj

3 216 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
=== La malmolbopa tempo ===
Poste Farmer formis propran ensemblon kun saksofonisto [[Gigi Gryce]], kiu ekzistis ekde fine de 1954 ĝis meze de la jaro 1956 (''Nica's Tempo'', 1955); post tio li ankaŭ muzikis kun [[Coleman Hawkins]], [[Thelonious Monk]], [[Charles Mingus]], la bando ''Jazz Messengers'' de [[Art Blakey]] kaj [[Horace Silver]], Quincy Jones (''This Is How I Feel About Jazz'') kaj ekde 1958 en la kvaropo de [[Gerry Mulligan]]. Kune kun tiu li verkis la filmmuzikon por ''I Want to Live'' kaj ''The Subterraneans'' (1958). Samtempe li ankaŭ okupiĝis pri eksperimentemaj ĵazstiloj, ekzemple kun [[Teddy Charles]], Teo Macero kaj George Russell, kio portis al li la famon, ke li povas ludi ĉion. (aŭdebla je la albumo ''The RCA Victor Jazz Workshop'' de George Russell. En la 1960-aj jaroj la ''Jazztet'', fondita de li, Benny Golson k.a. En 1959, atingis mitan famon. Post ties malfondado li direktis diversajn kvaropojn, ekz. ĝis 1964 kun [[Jim Hall]], kun kiu li sonregistris en 1963 la albumon ''Live at the Half Note''. Post tio li kunlaboris kun Steve Swallow, Steve Kuhn kaj [[Ron Carter]] kaj variaj frapinstrumentistoj.
 
=== La jaroj en Eŭropo ===
[[dosiero:Art Farmer beim MPS Festival 1971 (Heinrich Klaffs Collection 20).jpg|thumb|Art Farmer en 1971 je Hamburgo (Foto de Heinrich Klaffs)]]
En 1966 Farmer pasigis unuafoje duonjaron en Eŭropo; li rekonis la kreskan gravecon de la eŭropa ĵazo. En 1966/67 li tenis – denove en Usono – propran ensemblon kun [[Jimmy Heath]], vojaĝis poste plurajn jarojn tra Eŭropo kaj ekloĝis finfine en 1968 en [[Vieno]], kie li kunlaboris kun la Aŭstra Radio-Orkestro. Krom ĵazmuziko li ludis barokajn kaj klasikajn [[konĉerto|trumpetkonĉertojn]], ekzemple kiel soloisto en la [[Brandenburgische Konzerte]] de [[Johann Sebastian Bach|Bach]] aŭ en la trumpetkonĉerto de [[Joseph Haydn]]. Samtempe li laboris kun la bandego de [[Kenny Clarke]] Francy Boland kaj la triopo ''Fritz Pauer Trio''. En 1994 li ricevis distingilon de la federacia lando [[Vieno]].
 
En Vieno li restis dek jarojn, entreprenis tamen krome diversaj koncertvojaĝojn tra Usono, prezentis je la [[Newport Jazz Festival|Njuportaj Ĵazfestivaloj]] de1973 kaj 1974 kaj tenis en 1976 mallongvivan ensemblon kun Art Pepper, Hampton Hawes, [[Ray Brown]] kaj [[Shelly Manne]] (albumo ''On the Road''). Krome li surdiskigis kun gastmuzikistoj kiel [[Yusef Lateef]], Jeremy Steig 1976, Joe Henderson/Jim Hall 1978.
 
Ekde 1974 ĝis sia morto en la jaro 1999 li regule prezentis en la viena ĵazklubejo ''Jazzland'' – komence ofte kun variaj tieaj ensembloj kaj poste multajn jarojn kun sia propra eŭropa kvaropo (Harry Sokal sax, Fritz Pauer p, Paulo Cardoso b kaj Mario Gonzi dm). Kun ĉi tiu bando en 1981 ekestis la albumo ''Foolish Moments'' kun Pauer en 1987 en la duopo ''Azure''.
 
En la 1980-aj jaroj okazis revivigo de ''Jazztet'' kun Curtis Fuller kaj Benny Golson, kun kiuj ekestis pluraj albumoj. Krome Farmer formis kvinopon, en kiu longan tempon kunmuzikis saksofonisto [[Clifford Jordan]]; kun li ekestis premiitaj albumoj kiel ''Blame It On My Youth'' (1988). Je tio Art Farmer montriĝis en sia maljunula verkaro kiel elstara balado-interpretanto.<ref>cit. laŭ Cook/Morton. La du verkistoj distingis la albumon ''Blame It On my Youth'' per sia plej alta rango – kvar steloj kun krono – kiel eksterkutima verko.</ref>
 
Inter liaj longjaraj muzikaj kunuloj menciindas ankaŭ [[Gerry Mulligan]], Slide Hampton, [[Ron Carter]], [[Jim Hall]], Jerome Richardson, [[Wynton Marsalis]], Geoff Keezer, Annie Ross kaj Lewis Nash. Kvankam li (malĝuste) validis longan tempon kiel [[bandego]]-muzikisto, de Farmer ekzistas pli ol 50 surdiskigoj je propra nomo.
 
== Lia stilo ==
Dum kiam en la frua malmolbopa fazo regis lia pli akra, preskaŭ „kokerika“ sono (Jörgensen/Wiedemann), kiu memorigis pri diversaj pli maljunaj trumpetistoj kiel [[Buck Clayton]], li faris finfine la flugilkornon sia ĉefinstrumento kaj plenumis je la fino de la 1950-aj jaroj transŝoviĝon ''al ligo de la vortaro de bibopo kun la poezio kaj senpezeco de grandaj melodiistoj je la rango de [[Lester Young]]. Li intencas „melodian, svingan kaj lirikan kvaliton“, jen Art Farmer. „Mi provas ludi la pecojn tiel, kiel kantisto kantus ilin, - bona kantistino kiel [[Billie Holiday]]“.<ref>cit. laŭ Kunzler, p. 354</ref>
 
== Listo de selektaj diskoj ==
25 926

redaktoj