La-Valeto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 148:
En sia libro ''Dell'Istoria della Sacra Religione et Illustrissima Militia di San Giovanni Gierosolimitano'' (eo: ''La Historio de la Religio Sankta kaj la Milico Glora de Sankta Johano de Jerusalemo''), verkita inter 1594 kaj 1602, Giacomo Bosio skribis ke kiam oni la angulŝtonon metis, grupo de olduloj diris "''Iegi zimen en fel wardia col sceber raba iesue uquie!''" (moderne: "''Jiġi żmien li fil-Wardija [l-Għolja Sciberras] kull xiber raba’ jiswa uqija!''") ke signifas "Tempo venos kiam ĉiu peco da tero de la Monteto de Sciberras valoros sian pezon da oro."
 
Grandmastro La Valette mortiĝismortis la 21-an de aŭgusto 1568 en aĝo de 74 jaroj, kaj neniam vidis la finon de la konstruado de sia urbo. Unue entombiĝis li en la preĝejo de Nia sinjorino de la Venkoj, tamen liaj restoj troviĝas nuntempe en la Kunkatredalo de Sankta Johano, inter la tomboj de aliaj grandmastroj de la Kavaliroj de Malto.
 
Francesco Laparelli estis la urbplanisto ĉefa kaj lia plano diferencis multe de la mezepoka malta arkitekuro kun malregulaj serpentumantaj vojetoj. Li disegnis la novan urbon sur rektangula krado, sen ''collacchio'' (areo nur por la konstruaĵoj gravaj). La vojojn li disegnis larĝaj kaj rektaj, komencantaj centre ĉe la Urbpordego kaj finantaj ĉe la Fuorto de Sankta Elmo, kiu supervidas la maron de altaĵo de 47 metroj. La malta arkitekto Gerolamo Cassar disegnis kelkajn konstruaĵojn.