Phil Urso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
Ekde 1948 ĝis 1950 li laboris kun Elliot Lawrence, en 1950/51 kun la bando ''Third Herd'' de [[Woody Herman]], poste kun [[Jimmy Dorsey]] (1951) kaj Terry Gibbs (1952). Februaron de 1952 ekestis pluraj kvar pecoj en Novjorko kun bando el Tony Fruscella, Herb Geller, Gene Allen, Bill Triglia, Red Mitchell kaj Howie Mann, al la sonregistrado Urso kontribuis komponaĵojn. Siajn unuajn registrad-kunsidojn li havis aprilon de 1953 por [[Savoy Records]], kiam li faris la albumon ''The Philosophy of Urso'' kun Walter Bishop, Clyde Lombardi kaj Howie Mann. Sekvis sonregistradoj kun [[Kai Winding]] kaj por [[Debut Records|Debut]] kun [[Oscar Pettiford]] ĉe [[violonĉelo]] kaj [[Charles Mingus]] ĉe kontrabaso; Fine de 1953 kaj komence de 1954 li koncertvojaĝis kun la bando de [[Miles Davis]], al kiu tiam ankaŭ apartenis [[J. J. Johnson]] kaj [[Milt Jackson]].
 
Post tio Urso muzikis liberprofesie, krome li faris kun [[Chet Baker]] en pluraj formaĵoj kiel kvinopo kaj bandego aron da diskoj. En 1956 Urso prezentis kun Baker, Francy Boland, [[Scott LaFaro]] kaj Lawrence Marable en la televidspektaklo ''Tonight Show'', je kio la bando muzikis du komponaĵojn de li, „C.T.A.“ kaj „Phil's Extra Mild“.
 
Ekde tiam li restis precipe en Denvero kaj en [[Las-Vegaso]], sen atentigi pri si transregione kiel ĵazmuzikisto, li nur foje surdiskigis kaj limiĝis je surlokaj prezentadoj en ĵazklubejoj. En 2002 li denove reiris kun trumpetisto Carl Saunders en la studion por ludi omaĝalbumon por Chet Baker.
 
== Diskoj ==