Fortikaĵoj en Eŭropo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 60:
 
Al tiu ĉi fortikaĵzono mankis al la perfekteco ne nur daŭrigo en plua konstruado, diskalkulita en multe pli longa tempo, sed ankaŭ pli unuopa kaj pli moderna armilaro. Tiu, kiu estis je dispono, apartenis al multaj diversaj tipoj kaj kalibroj. Apud 37 mm germanaj kontraŭtankaj kanonoj Rheinmetal, 65 mm kaj 75 mm kanonoj, 75, 85 kaj 155 mm haŭbizoj (precipe en fuortaraj artileriaj fuortoj) ne mankis en la armilaro de Metaxas-linio eĉ ĉeĥoslovakaj kanonoj – 47 mm kontraŭtankaj kanonoj kaj 105 mm montaraj haŭbizoj, ne parolante jam pri la tuta vico da tipoj kaj kalibroj de minĵetiloj, kontraŭtankaj kanonoj kaj mitraloj.
 
== Fortikaĵoj en Hungario ==
Ĝis [[1940]] la [[hungaroj]] ne konstruis fortikaĵojn, nur poste, ĉar post forviŝo de [[Pollando]] [[Sovetunio]] aperis ĉe la limoj. La defenda linio Arpado aŭ la Arpad-linio (''Árpád-vonal'' en la hungara) estis aro de defendaj instalaĵoj en la orientaj [[Karpatoj]], dum la [[2-a mondmilito]].
[[Dosiero:Arpad Line Verchnia Hrabivnytsia 02.jpg|thumb|right|300px|Parto de fortikaĵo el la [[2-a mondmilito]] en [[Verĥnja Hrabivnicja]]/Felsőgereben]]
 
Ĝi etendiĝis de la [[Uĵoka montpasejo]] ĝis la Ojtoza intermonto: de [[Ungvár]] ĝis [[Kézdivásárhely]], [[Sepsiszentgyörgy]]. La defenda linio celis helpi kontraŭ atakoj de la rumanaj kaj sovetaj trupoj.
 
La imago estis, ke plimulto de karpataj valoj estas nord-surd-direkta kaj nur kelkaj estas trapaseblaj el direkto de oriento. La hungaroj pensis, ke ili devas defendi nur tiujn kelkajn orientajn-okcidentajn valojn. La linio estis serio de fermitaj, fortikigitaj valoj.
 
La defenda linio suksece kontraŭstaris la sovetajn atakojn dum somero de [[1944]], sed la sovetoj preterpasis la Karpatojn kaj de sudo atakis kaj okupis Hungarion tra la Granda Ebenaĵo. Dum la kontraŭstaro la hungaroj povis forlasi [[Transilvanio]]n, sekve la tiea militforto ne estis ĉirkaŭbrakumita.
 
== Fortikaĵoj en Jugoslavio ==