La-Valeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
klimato
vidindaĵoj
Linio 148:
En sia libro ''Dell'Istoria della Sacra Religione et Illustrissima Militia di San Giovanni Gierosolimitano'' (eo: ''La Historio de la Religio Sankta kaj la Milico Glora de Sankta Johano de Jerusalemo''), verkita inter 1594 kaj 1602, Giacomo Bosio skribis ke kiam oni la angulŝtonon metis, grupo de olduloj diris "''Iegi zimen en fel wardia col sceber raba iesue uquie!''" (moderne: "''Jiġi żmien li fil-Wardija [l-Għolja Sciberras] kull xiber raba’ jiswa uqija!''") ke signifas "Tempo venos kiam ĉiu peco da tero de la Monteto de Sciberras valoros sian pezon da oro."
 
Grandmajstro La Valette mortis la 21-an de aŭgusto 1568 en aĝo de 74 jaroj, kaj neniam vidis la finon de la konstruado de sia urbo. UnueKomence entombiĝis li en la preĝejoPreĝejo de Nia sinjorinoSinjorino de la Venkoj, tamen liaj restoj troviĝas nuntempe en la Kunkatredalo de Sankta Johano, inter la tomboj de aliaj grandmajstroj de la Kavaliroj de Malto.
 
Francesco Laparelli estis la urbplanisto ĉefa kaj lia plano diferencis multe de la mezepoka malta arkitekuro kun malregulaj serpentumantaj vojetoj. Li desegnis la novan urbon sur rektangula krado, sen ''collacchio'' (areo nur por la konstruaĵoj gravaj). La vojojn li desegnis larĝaj kaj rektaj, komencantaj centre ĉe la Urbpordego kaj finantaj ĉe la Fuorto de Sankta Elmo, kiu supervidas la maron de altaĵo de 47 metroj. La malta arkitekto Gerolamo Cassar desegnis kelkajn konstruaĵojn.
Linio 161:
 
La Valeto havas mediteranean klimaton kun varmegaj, sekaj someroj kaj mildaj, malsekaj vintroj. La temperaturojn moderigas la proksimeco al la maro. Averaĝaj altaj temperaturoj varias de proksimume 15°C (59°F) en januaro ĝis proksimume 30°C (86°F) en aŭgusto, kaj averaĝaj malaltaj temperaturoj varias de proksimume 10°C (50°F) en januaro ĝis 22°C (72°F) en aŭgusto.
 
==Vidindaĵoj==
 
La vojoj kaj placoj de La Valeto enhavas arkitekturon kiu varias de la frua 16-a jarcento ĝis la modernismo. La grandurbo estas la ĉefa kulturcentro de la insulo kaj ĝia unika kolekto de preĝejoj, palacoj, kaj muzeoj allogas vizitantojn de la tuta mondo.
 
Kiam [[Benjamin Disraeli]], ĉefministro brita en la 1870-aj jaroj, vizitis la urbon en 1830, li ĝin priskribas kiel "grandurbon de palacoj konstruita per ĝentlemanoj por ĝentlemanoj" kaj rimarkigis ke "La Valeto egalas, se ne superas, ajnan ĉefurbon de Eŭropo." En aliaj leteroj li ĝin deklaris "komparebla al [[Veneco]] aŭ [[Kadizo]]" kaj "plena da palacoj kiuj admirindus el [[Andrea Palladio|Palladio]]."
 
La listo de konstruaĵoj de graveco historia inkluzivas la Kunkatredralon de Sankta Johano, kiu antaŭe nomiĝis la Preĝejo Magisteria de la Kavaliroj de Malto. Ĝi havas la pentraĵon plej grandan (kaj unike subskriban) de [[Michelangelo Merisi da Caravaggio]]. La ''Auberge de Castille et Leon'', ekse la stabejo de la maltaj Kavaliroj de la ''Langue'' de Kastilio, Leono, kaj Portugalio, estas nuntempe la oficejo de la Ĉefministro de Malto. La Palaco Magisteria, konstruita inter 1571 kaj 1574, kaj ekse la sidloko de la Grandmajstro, enhavas nun la parlamenton maltan kaj la oficejon de la Prezidento de Malto.
 
La Nacia Muzeo de Belartoj estas rokoka palaco kiu datiĝas je la malfruaj 1570-aj jaroj kaj ekde 1789 domis la britan Ĉefkomandanton de la Ŝiparo Mediteranea. La Teatro de Manoel (malte: ''Teatru Manwel'') konstruiĝis en 1731, post nur dek monatoj, per ordono de Grandmajstro Antonio Manoel de Vilhena; ĝi estas unu el la plej malnovaj teatroj funkciaj en Eŭropo. La Mediteranea Kongresejo, ekse la ''Sacra Infermeria'', konstruita en 1574, estis fama malsanejo dum la Renesanco. La fortikaĵoj havenaj, konstruitaj per la Kavaliroj kiel grandioza aro de bastionoj, duonbastionoj, ravelinoj kaj kurtinoj, altiĝas proksimume 100 metroj kaj aldonas al la unika arkitekturo de la urbo.
 
Publika domaro situas interne de la muroj urbaj. Komence la Ordeno planis konstrui ankrejon artaĵan por sia mararmeo, sed ĉi tiu ''Manderaggio'' (malte: il-Mandraġġ) neniam kompletis, kaj la areo iĝis amaso de konstruaĵoj kun mallumaj vojetoj. En la 1950-aj jaroj, oni malkonstruis la ''Manderaggio''-n kaj ĝin rekonstruis kiel domaro.
 
==Esperanto vivo==