Savojo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FlaBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: ru
Linio 45:
En 1860 '''Savojo''', t.e. la teritorio de la du nunaj savojaj departementoj, estis kunigita al Francio. La antaŭa historio de tiu lando estis miljara. Spurojn de prahistorio oni trovas sur t. n. « pokaletŝtonoj », kiuj estas ŝtonoj sur kiuj homoj iam fosis truetojn pokalformajn, kies rolon oni ne certe konas ĝis nun. La gaŭla popolo, kiu unue vivis en '''Savojo''' estas «''Allobroges''». Ekde la unua jarcento a. K. oni datas gravajn romiajn spurojn en urbetoj kiel Aime (''Axima'') kaj Aix (''Aquae'') kaj en komunikadvojoj. En 380 unue aperis la nomo Sabaudia, kiu iĝis ''Savoie'' en la franca, en verko de latina historiisto. Dum la mezepoko, Savojo sukcesis firme regi teritorion « Lotaringio » apogiĝante sur la potencagnoskon de la germana imperio, kaj iom pligrandiĝis ĝis la aktualaj [[Svisio]] kaj [[Italio]]. En 1295 Amedeo 5a akiris la kastelon de [[Chambéry]], kiu iĝis ĉefurbo. Meze de la 13a jarcento Dukejo Savojo estis vera ŝtato bone organizita kaj agnoskita kiel grava ŝtato en Eŭropo. Dum la 15a kaj 16a jarcentoj '''Savojo''' konis gravajn internajn krizojn, kaj Francio invadis ĝin plurfoje. Ekde Emmanuel-Philibert meze de la 16a jarcento, Savojo tamen konis renovigon kaj iĝis simila al la aliaj eŭropeaj ŝtatoj. [[Torino]] iĝis ĉefurbo ĉar [[Chambéry]] estis tro eksponata al francaj invadoj, kaj la reĝa familio rifuĝis tie. Dum la [[Franca Revolucio]] la lando estis denove invadita kaj poste dispecigita inter [[Svisio]], [[Francio]] kaj la unuiĝanta [[Italio]]. En 1860 [[Napoléon III]] imperiestro de francoj aneksis [[Savojo|Savojon]] al [[Francio]].<br><br>
==Demografio kaj urboj==
La loĝantaro enhavas 374800 loĝantoj (km² po 62 loĝantoj, 1999) . La administra ĉefurbo estas [[Chambéry]] (56000 loĝantoj), kiu ankaŭ estis la historia ĉefurbo de Savoja Dukejo. La plej gravaj urboj estas [[Albertville]] (18000 loĝantoj), kie okazis en 1992 la vintraj olimpikoj, [[Aix-Les-Bains]] (26000 loĝantoj), [[La-Motte-Servolex]] (11000 loĝantoj), [[Saint-Jean-de-Maurienne}]] (9000 loĝantoj), [[Modane]], [[Bourg-Saint-Maurice]], [[Moûtiers]] kaj [[Ugine]]. Vintre la loĝantaro duobliĝas pro la skiejoj de [[Tarentezo]] kaj [[Maurienne, valo de la rivero Arc|Maurienne]], kiuj estas famaj en la tuta mondo. <br><br>
 
==Ekonomio==