Melba Liston: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Melba Doretta Liston''' (* 13-an de januaro 1926 en Kansasurbo, Misurio; † 23-an de aprilo 1999 en Inglewood ĉe Los-Anĝeleso) estis usona ĵazmuzikistin...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Portalo Muziko}}
'''Melba Doretta Liston''' (* [[13-an de januaro]] [[1926]] en [[Kansasurbo]], Misurio; † [[23-an de aprilo]] [[1999]] en Inglewood ĉe [[Los-Anĝeleso]]) estis usona ĵazmuzikistino ([[trombono]], [[kompozicio]], [[aranĝo (muziko)|aranĝado]]).
 
==Vivo kaj verkado==
Liston studis en Los-Anĝeleso trombonon kaj [[harmoniscienco]]n ĉe la ''Polytechnical High School'' kaj en 1943 fariĝis membro de la [[bandego]] de Gerald Wilson, por kiu ŝi jam komencis aranĝi kaj ludis kune kun [[Dexter Gordon]]. Postsekve (1948) ŝi ludis ĉe [[Dizzy Gillespie]]. En 1949 ŝi muzikis en la bando de [[Billie Holiday]], kion ŝi tamen pro la vojaĝostreĉo kaj pro la indiferenta publiko baldaŭ rezignis. Ŝi estis dungita ekde 1950 ĝis 1954 en la ministrejo de edukado, kunlaboris tamen ankaŭ en la kinofilmo ''The Prodigal and the Ten Commandments''. En 1956/1957 ŝi denove kunlaboris kun Gillespie (koncertvojaĝo kaj prezentado je la [[Newport Jazz Festival]]), muzikis poste ĉe [[Art Blakey]] kaj fondis propran virinan bandon. Kun la muzikalo ''Free and Easy'' kaj la bandego de Quincy Jones ŝi vizitis Eŭropon ekde 1959 ĝis 1960.
 
Liston verkis poste kiel komponisto kaj aranĝisto por muzikistoj kiel [[Charles Mingus]] (1962), [[Duke Ellington]] (1963), [[Milt Jackson]] und [[Johnny Griffin]] kaj estis kunestro de la bandego de [[Clark Terry]]. Poste ŝi laboris kun junularaj orkestroj en Novjorko kaj [[Los-Anĝeleso]] kaj dumtempe vivtenis sin modeste per komponaĵoj por [[Motown Records]] kaj aranĝaĵoj por [[Eddie Fisher]] kaj [[Diana Ross]], antaŭ ol ŝi ekde 1973 ĝis 1979 instruis ĉe la Jamajka Muzik-Lernejo en [[Kingstono (Jamajko)|Kingstono]]. Post tio ŝi revenis en Usonon, kie ŝi direktis proprajn bandojn kaj krome kunmuzikis en la nova bando de Gillespie. Paralizita post apopleksio en 1985, ŝi devis ĉesi ĉi tiun laboron. Ŝi verkis tamen plue interesajn aranĝajojn.
 
Melba Liston validas kiel unu el la unuaj virinoj, kiuj renomiĝis kiel pionira en ĵazmuziko. Ŝi kontribuis ekzemple per siaj surprizaj kaj dramaturgie varioplenaj aranĝaĵo decide al la sukceso de la albumoj de pianisto [[Randy Weston]] (ekz. ''Little Niles'', ''Blues in Africa'', ''Portraits'' aŭ ''Spirits of our Ancestors'').
 
== Diskoj==