Jacques Tuinder: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
evidente li mem ne plu povas jam daŭrigi ion post sia morto (sed eble aliuloj daŭrigos? - jeskaze indas skribi ĉi tie pri tio)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Jacques TUINDER''' (laŭ plena nomo '''Jacobus Antonius TUINDER''') naskiĝis la [[10-an de januaro]] [[1933]] en [[Hago]], [[Nederlando]] kaj estas iama prezidanto de la [[kristanismo|kristanaj]] [[Esperanto]]-[[asocio]]j [[IKUE]] kaj [[KELI]]. Li mortis la [[18-an de junio]] [[2011]] en Heemskerk, Nederlando.
 
Li eklernis Esperanton aŭtodidakte en [[1951]] kaj redaktis de [[1959]] ĝis [[1960]] la gazeton ''Birdo'' de la junulargrupo de IKUE. De [[1966]] ĝis [[1971]] li estis prezidanto de [[Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista]] (IKUE). Li ĉiam fervore engaĝiĝis por [[ekumenismo]] kaj entuziasme organizis (kune kun [[Stefan Maul]], la tiama redaktoro de [[Espero Katolika]], kaj [[Adolf Burkhardt]], la tiama prezidanto de KELI), la unuan [[Ekumena Esperanto-Kongreso|Ekumenan Esperanto-Kongreson]] en [[1968]] en [[Limburg]] ([[Germanio]]). Kiel progresema katoliko, kiu ĉiam sentis sin unuavice kristano kaj ne ano de iu specifa [[konfesio]], li pretis transpreni la prezidantecon de la ĉefe [[protestantismo|protestanta]] asocio [[Kristana Esperantista Ligo Internacia]] (KELI) de [[2000]] ĝis [[2004]].
 
Laŭ profesio, li estis sociala helpisto. Li multe okupiĝis pri bonfaraj agadoj kaj klopodis ligi tian agadon kun Esperanto kiel iniciatinto de projekto kontraŭ nenecesa vidhandikapo. Ĉi tiu projekto komenciĝis en [[1966]] sub la nomo ''Agado E3 - Esperantistoj esperigas Esperantojn'', kaj li daŭrigis ĝin sub la nomo ''E-vid-ente'' ĝis sia morto.
 
La blindula asocio LIBE elektis lin honora membro, Esperanto Nederland aljuĝis al li la premion ''Verloren van Themaat'' kaj la nederlanda reĝino kavalerigin lin en la [[Ordeno de Oranje Nassau]].
 
 
==Eksteraj ligiloj==