La Subiro de la Okcidento: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
http://www.liberafolio.org/2011/dek-jarojn-post-la-demisioj-kio-sangigis#1320271708
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:22, 3 nov. 2011

Der Untergang des Abendlandes. Umrisse einer Morphologie der Weltgeschichte (La Subiro de la Okcidento. Skizo de morfologio de la monda historio) estas la kulturfilozofia ĉefverko de la germana filozofo Oswald Spengler. Ĝi forte influis la modernan koncepton pri historio. La unua volumo (Gestalt und Wirklichkeit, Figuro kaj Realo) estis unuafoje eldonita en 1918 en Vieno, la dua volumo (Welthistorische Perspektiven, Mondhistoriaj Perspektivoj) en 1922 en Munkeno.

Laŭ Spengler la Okcidenta kulturo evidente estis malprogresanta, sed la verko temas pri fundamenta tendenco en ĉiuj kulturoj. Ĝi ekhavis grandan signifon al okcidenta filozofio kaj prihistoria pensado dum la 1920aj jaroj, nelaste surfone de la kultura ŝoko kiun kaŭzis la unua mondmilito.