Gänsbrunnen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18:
 
==Geografio==
Gänsbrunnen situas tute en la okcidento de la distrikto kaj naturrezervejo de nacia signifo Thal. La kerno de la vilaĝo troviĝas en valkaldrono, ke kunfluas la riveretoj ''Bantlibach'' kaj ''Rüschbach'' al ''La Raus'', kiu tiam fluas tra la ravino de Gänsbrunnen al la Granda Valo kaj tra ĝi al [[Moutier]], kie ĝi alfluas al [[Birs]]. En oriento la komunuma teritorio etendiĝas transpasejo al la valo de la rivero [[Dünnern]], kiu ankaŭ fontas sur la komunuma teritorio. Kelkcentmetrojn oriente de la vilaĝokerno proksimume kvindek metrojn super la valo situas la preĝejeto Sankt-Josefo kaj la pastora domo, kiu estas kvazaŭ la rekonilo de la vilaĝo. Norde de la ravino situas la stacidomo, ĉirkaŭ kiu troviĝas domgrupo, kiu formas apartan setlejon. Krome al la vilaĝo apartenas diversaj izolitaj bienoj sur la [[Ĵurasa Montaro|ĵurasaj altaĵoj]]. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,36 km², de kiuj 67 % estas kovritaj de [[arbaro]], 31 % servas por [[agrikulturo]] kaj XX2 % por [[setlado]].
<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>