Nigra-mara-kaspia stepo: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
La '''Nigra-mara-kaspia stepo''' aŭ '''Rusa stepo''' estas vasta [[stepo]] etendiĝante ekde la nordo de [[Nigra Maro]] ĝis la oriento de [[Kaspia Maro]], ekde okcidenta [[Ukrainujo]] tra la Suda Federacia Distrikto kaj la Volgia Federacia Distrikto de [[Rusujo]] ĝis [[Kazaĥujo]], estante parton de la pli vasta [[Eŭrazia Stepo]], kaj limtuŝante la Kazaĥan stepon oriente.
 
Tiu [[stepo]] ankaŭ estas tersupraĵa [[ekoregiono]] el la Eŭropa-siberia [[ekoprovinco]] de la [[Palearkta ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ) kaj de la [[Nacia Geografia Societo]]. La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la [[Eŭropa Vivmedia Agentejo]]. [[Biomo|Biome]] ĝi apartenas al [[Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj]].
 
La [[termino]] '''Nigra-mara-kaspia regiono''' estas uzata en [[biogeografio]] por [[planto]]j kaj [[besto]]j de tiuj stepoj, kaj bestoj de [[Nigra Maro]], [[Kaspio]] kaj [[Azova Maro]]. [[Genetiko|Genetika]] [[Scienca esploro|esploro]] identigis tiun regionon kiel la plej verŝajnan regionon kie okazis hejmkutimigado de la [[ĉevalo]] <ref>[http://www.sciencedaily.com/releases/2009/04/090423142541.htm Hejmkutimigado de la ĉevalo ( ''Science Daily'' )] {{en}}</ref>.
{{Portalo Eŭropo}}
*[http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/pa/pa0814_full.html Ekoregiono PA0814 : Nigra-mara-kaspia stepo ( WWF )] {{en}}
<!--*[http://www.nationalgeographic.com/wildworld/profiles/terrestrial/pa/pa0814.html Nigra-mara-kaspia stepo ( Nacia Geografia Societo )] {{en}}-->
*[http://gis.wwfus.org/wildfinder/ Mapo : serĉu ''Pontic steppe''.] {{en}}
*[http://maps.google.com/?t=h&om=0&ll=49.382373,41.44043&spn=11.07443,29.311523 Gugla mapo]
40 827

redaktoj