Litomyšl: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: vi:Litomyšl
e →‎Historio kaj memorindaĵoj: ligiloj al la kastelo (nun ĝi estis apenaŭ trovebla, fakte)
Linio 127:
==Historio kaj memorindaĵoj ==
 
Litomiŝlo estas kultura kaj historia centro kuŝanta ĉe la rivero [[Loučná]]. La urbo estiĝis sur la loko de iama antikva fortikigita vilaĝo ĉe la pado de [[Trstěnice]] - grava komerca vojo konektanta Bohemion kun [[Moravio]]. Dokumentita historio de la urbo komenciĝas fine de la [[11-a jarcento]], kiam princo [[Břetislav la 2-a]] fondis malgrandan benediktanan ordenan domon, kiun en la [[12-a jarcento]] daŭrigis klostro de premontranoj, nomata Olivarba monto. Ĝi staris en la loko de la nuntempa [[Litomyšl (kastelo)|kastelo]], ne malproksime ankoraŭ elkreskis paroĥa preĝejo de sankta Klimento, pro eraro longe opiniata la plej antikva preĝejo en Bohemio. La klostro baldaŭ fariĝis centro de la kultura kaj ekonomia vivoj en la tuta regiono kaj aktive partoprenis ĝian koloniigon.
 
Ĉe la piedo de la Olivarba monto, en la valo de la rivereto Loučná, kreskis longforma vilaĝo, kiun en [[1259]] la reĝo [[Přemysl Otakar la 2-a]] promociis al vasala urbo kun urbaj privilegioj. La 30-an de aprilo [[1344]], post promocio de la [[Prago|Praga]] episkopejo al ĉefepiskopejo, papo [[Klemento la 6-a]] establis en Litomiŝlo novan episkopejon en Litomiŝlo, tiutempe la dua en Bohemio.
[[Dosiero:Zámek Litomyšl 1.JPG|thumb|left|[[Litomyšl (kastelo)|kastelo]]]]
En [[1546]] la urbo, [[kastelo]], praga antaŭurbo, frataraj domo kaj kolegio forbrulis, en [[1560]] flamoj konsumis la urbodomon, preĝejon, lernejon, malsanulejon kaj multajn loĝdomojn. Unu jaron poste ŝtormo venigis inundon, ruinigis la Germanan Pordegon kaj superakvigis la placon. Post alveno de la piarista ordeno en [[1641]] elkreskis sur la kastela altaĵo konstruaĵoj de lernejo, kolegio kaj piarista kirko.