Kamparano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VP-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.2) (robota aldono de: lt:Valstietis
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota modifo de: ru:Крестьяне; cosmetic changes
Linio 6:
Ili modlas sian ĉirkaŭaĵon, la [[pejzaĝo]]n, per [[senarbarigo]] aŭ [[rearbarigo]], [[irigacio]], plantado de [[heĝo]]j kaj ebenigado de terenoj.
 
== Historio ==
Historie kamparanoj estas koncepto kiu aperas kiam aperas kaj [[urbo]]j kaj urbanoj, ĉar ĝis tiam logike ĉiuj homoj estis kamparanoj. Do, ĝi rilatas al la disvastigo de la kulturoj de la grandaj urboj de la unuaj civilazacio dum la [[Metalepoko]], en [[Egipto]], [[Mezopotamio]], [[Barato]] kaj [[Ĉinio]]. Poste estis sufiĉe kontrasto inter la respektivaj vivmanieroj de kamparanoj kaj urbanoj en la urboj de [[Grekio]] kaj de [[Antikva Romo]]. Same okazis en malproksimaj mondoregiooj kiaj [[Antaŭkolumba Ameriko]].
 
Dum la [[Mezepoko]] en Eŭropo kamparanoj devis suferi la malhomajn vivkondiĉojn de la [[feŭdismo]] kaj de la malmulte progresa agrikulturo, do malriĉeco. Dume urbanoj jam ekvivis iom for de la politika subpremado de la nobeluloj kaj apogis prefere la politikon de la novaj reĝoj.
 
== Etnologio kaj popola kulturo ==
Tradicie kamparanoj havas en siaj respektivaj landoj specifajn kulturojn kun faka kono pri naturo, kultivoj, [[klimato]], bestoj, plantoj ktp. Dum la procezo de amasa elmigrado el kamparo al urboj ĉefe dum la [[20a jarcento]] okazis kaj okazas ankaŭ bedaŭrinda perdo de tia kulturo kiu estas anstataŭata unue de la urba kulturo kaj duavice de la tutmonda kulturo de la 21a jarcento.
 
De la markata kontrasto inter urbanoj kaj kamparanoj eliras popolaj tradicioj de rakontoj de inteligentaj aŭ ruzaj kamparanoj kiuj trompas aŭ sukcesas super urbanoj, kvankam iliaj konoj estas simplaj. Tiu tradicioj ripetas el diversaj kaj malproksimaj landoj, kiaj [[Bulgario]], [[Hispanio]] ktp.
 
== Politiko kaj socio ==
Ekde kiam post la fino de la [[Mezepoko]] en [[Eŭropo]], tre ofte dum urbanoj apogis la pli progreseman politikon de [[reĝo]]j kontraŭ nobeluloj, tiuj estis apogitaj vole nevole de kamparanoj. De tiam estas ĝenerala impreso ke kamparanoj estis sufiĉe reakcia forto kontraŭ urbanoj aŭ aliaj laboristoj aŭ politikaj tendencoj kiuj estus pli progresemaj; almenaŭ se oni simpligas la historiajn tendencojn. Tiun fakton apogis la reakcia ĝenerala idearo de kamparanoj, baze sur religiaj kaj tradiciaj kredoj. Tio estis ĝenerala impreso, kvankam foje okazis insurekciaj ribeloj ie kaj tie plej ofte pro manko de resursoj ĉefe por pago de la impostado, terluado aŭ eĉ plej ofte por manĝi.
 
Linio 25:
Ankaŭ dum la [[Rusa Revolucio]] la [[kulako]]j oponis sin kontraŭ la nova revolucia reĝimo dum la urbanoj kaj laboristoj de fabrikoj pli apogis la [[bolŝeviko]]jn. Ĉiukaze la [[komunisto]]j popularigis sian [[simbolo]]n de revolucio kiel [[martelo]] kaj [[falĉileto]], respektive simboloj de la industriaj laboristoj kaj de kamparlaboristoj.
 
== Notoj ==
<references/>
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Kamparana ribelo]]
* [[Milita falĉilo]]
Linio 34:
* [[Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj]]
 
[[Kategorio:socioSocio]]
[[Kategorio:agrikulturoAgrikulturo]]
 
[[be:Сялянства]]
Linio 50:
[[pt:Camponês]]
[[ro:Țăran]]
[[ru:КрестьянинКрестьяне]]
[[sh:Seljak]]
[[sv:Lantarbetare]]