Muso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e →‎Bredado: aldonis "ĉe" en 2a alineo
Linio 42:
Musoj estas ordinaraj eksperimentbestoj en [[biologio]] kaj [[psikologio]], ĉefe ĉar ili estas mamuloj kiuj similas homojn je [[homologio (biologio)|homologio]], kaj ĉar ili estas malgrandaj, ĉipaj, facile konservitaj, kaj povas reprodukti rapide. Oni povas observi plurajn generaciojn de musoj en mallonga tempodaŭro.
 
Bredado komencas je aĝo de proksimume 50 tagoj, ĉe kaj femaloj kaj maskloj, kvankam inoj povas havi sian unuan [[oestro]]n je 25-40 tagoj. Musoj estas poliestrozaj kaj bredas tutjare; la ovulado estas spontanea. La oestra ciklo daŭras 4-5 tagojn; la oestro mem daŭras proksimume 12 horojn, kaj okazas vespere. Vaginaj ŝmirtestoj utilas, rilate kronometritajn sekskunigojn, por determini la etapon de la ciklo. La sekskuniĝo estas kutime nokta kaj povas esti konfirmita per la ĉeesto de kopulacia ŝtopilo en la vagino ĝis 24 horoj poste. La ĉeesto de spermo en vagina ŝmiro ankaŭ estas fidinda indikilo de sekspariĝo.
 
Musinoj enkaĝigitaj sen maskloj tendencas eniri ne-oestran staton. Post la malŝirmo je maskla muso aŭ la feromonoj de maskla muso, la plejparto de la inoj eniros oestron en la daŭro de proksimume 72 horoj. Tiu sinkroniĝado de la oestra ciklo estas konata kiel la Whitten-efiko. La malŝirmo de ĵus bredita musino je la [[feromono]]j de fremda maskla muso povas malhelpi enplanton (aŭ pseŭdogravedeco), fenomeno konata kiel la Bruce-efiko.