'''SÁSKA László''' (ŝa:ska) estis rumanuja hungara kuracisto, universitata profesoro, ano de Rumana Medicinscienca Akademio ([[1972]]),(naskita en [[Nagyenyed]], la [[26-aan de septembro]] [[1890]] –kaj mortinta en [[Arusha]], ([[Tanzanio]]), la [[8-aan de novembro]] [[1978]]).
==Biografio==
LiSáska finis siajn medecinsciencajn studojn en [[Budapeŝto]] kaj [[Vieno]] kaj poste estis distriktkuracisto en [[Isaszeg]]. En [[1933]] li elmigris [[Afriko]]n, kaj loksidiĝis en [[Somalio]]. Pro la klimato li translokiĝis [[Etiopio]]n, kie li iĝis la kuracisto de imperiestra familio kaj li organizis la sanservon de armeo. De tie li translokiĝis al Arusha. Pro lia kuracista agado la ''Kanceresplora Instituto'' de [[Britujo]] elektis lin ĝia ano. Li havis amikajn rilatojn kun [[Albert Schweitzer]], li plurfoje vizitis en Tanzanio la verkiston [[Ernest Hemingway]]. Li estis pasia ĉasisto, liajn trofeojn konservas la ''Természettudományi Múzeum'' de Budapeŝto kaj la kolegio de Aiud.