Jimmy Woode: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
 
En 1960 Woode transloĝiĝis al [[Eŭropo]], kie li unue en [[Svedujo]] kaj poste ankaŭ en [[Germanujo]], [[Nederlando]], [[Aŭstrujo]] kaj [[Svisujo]] kunlaboris kun la plej renomaj muzikistoj el ĉiuj stilaj tendaroj. Aparte en la memoro restas lia kunlaboro en la bandego de Kenny Clarke kaj Francy Boland, la plej grava eŭropa ĵazbandego de la sesdekaj jaroj, same kiel ankaŭ en surlokaj ĵazbandetoj, ekz. Gerhard-Francesconi-Trio el [[Rosenheim]]. En 1994 Woode fondis kun pianisto Dirk Raufeisen kaj frapinstrumentisto Charly Antolini a triopon SUPER-TRIO Dum longa tempo li ankaŭ estis basisto de la mita triopo de Dorothy Donegan. La triopo triumfis je la Nord-Mara Ĵaz-Festivalo kaj je multaj vojaĝoj ĉefe en Svisujo kaj Aŭstrujo.
 
En 2003 li formis triopon kun frapinstrumentisto Pete York kaj ĵazartisto [[Helge Schneider]] kaj atingis dum koncertvojaĝo tra Germanujo junan publikon, kiun li alproksimigis denove al klasika ĵazo per siaj interpretaĵoj de ĵazaj normkantoj kiel "Georgia" kaj "Summertime". El la kunlaboro kun Schneider ankaŭ devenis lia prezentado en la kinofilmo "Jazzclub - Der frühe Vogel fängt den Wurm" (reĝio: Helge Schneider, Germanujo 2004). En sia rolo kiel Steinberg, basisto de sensukcesa ĵaztriopo, li montris atentindaj aktorajn talentojn.
 
Jimmy Woode mortis la 23-an de aprilo 2005 en la aĝo de 75 en la usona ŝtato [[Nov-Ĵerzejo]] ne-atendite post ĥirurgio de la koksa artiko. Li postlasis centojn da sondiskoj kaj lumdiskoj. Lia lasta sonregistraĵo ekestis januaron kaj februaron de 2005 en [[Hanovro]] kune kun saksofonisto Stephan Abel kaj havas la titolon 'My Kind of World'.
 
== Rimarkoj ==