Juneau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Juneau (Alasko) alinomita al Juneau
eNeniu resumo de redakto
Linio 119:
Juneau ankaŭ estas konteo. Juneau estas la sola urbo en la konteo, kaj la limoj de la konteo kaj la urbo estas la samo. Tiel, Juneau estas la ĉefurbo de ĝia konteo. Juneau estas la sola ŝtata ĉefurbo en Usono kun neniuj vojoj enirante la urbon. Oni povas eniri ĝis Juneau nur per boato aŭ aviadilo.
 
Kvankam indiĝenaj popoloj loĝis en la areo por miloj da jaroj, ne ekzistis konstanta loĝejo je la loko, kie nun troviĝas la urbo centro, nur dumsomera profiŝada kampejo. Tamen oro troviĝis tie. Je 1880, [[George Pilz]], germandevena mininĝeniero loĝante en la tiama regurbo de alasko, [[Sitka]], ofertis premion de "100 litotukoj kaj daŭra laboro por la tribanoj" al iu ajn indiĝeno kiu alportos specimenojn de orhava erco. [[Cowee]] {pron. ka-ŬI), la ĉefestrarano de la Auk-tribo de Tlingit-oj, kies ĉefa loĝejo estis ĉe Auke Bay proks. 15 km de la nuntempa urbo, venis al li kun tiaj specimenoj; Pilz sendis 2 orserĉistojn, Joe Juneau kaj Richard Harris, por enketi. La 3an de oktobro 1881, Cowee gvidis ilin al la valeto kiu nun nomiĝas Silverbow Basin, k tie ili trovis riĉan fonton da orplena kvarco. Baldaŭ poste, Juneau ekurbiĝis en [[1881]], unue nomita Harrisburgh pro unu el la fondintoj, sed poste nomita laŭ la alia ministo, [[Joseph JUNEAUJuneau]].
 
[[Kategorio:Urboj de Alasko]]