Georgios Andrea Papandreu: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
Li anstataŭigas la politikiston [[Kostas Karamanlis]], kies registaro ekde [[2008]] estis publike forte kritikata inter alie pro pridisputebla financa transakcio inter la greka ŝtato kaj la monaĥejo Vatopedi sur la sankta monto [[Athos]]. Kaj la daŭre ne plene solvita skandalo kaj la ĝenerala finance kriza situacio de la lando fine en septembro 2009 instigis la ĉefministron Kostas Karamanlis peti la grekian prezidenton pri plifruigita parlamenta baloto, kiu por Karamanlis rezultigis drastan perdon de voĉoj en tiu baloto (8 procentaĵojn kompare al la lasta).
 
Tamen, la politika kaj ekonomia krizo daŭris dum lia regado, kaj fine en novembro 2011 li estis devigita demisii, post la premo de la internaciaj merkatoj kaj la registaroj de aliaj eŭropuniaj landoj. Lin anstataŭis teknokrata ekonomikisto [[Lukas Papadimos]].
== Deveno kaj eduko ==
La politikisto estas la nepo de la liberala politikisto ''[[Georgios Papandreu'']], kiu inter 1944 kaj 1945, kaj denove inter 1964 kaj 1965 estis ĉefministro de Grekio, forte kontraŭbatalita de la anoj de la tiama instalita armea diktaturo en Grekio, kaj filo de ''[[Andreas Papandreu'']], kiu same estis kontraŭbatalita dum la instalo de la armea diktaturo kaj enkarcerigita en 1967, kaj kiu poste inter 1981 kaj 1989 kaj denove inter 1993 kaj 1996 estis ĉefministro de Grekio.
 
Georgios Andrea inter la jaroj 1972 kaj 1972 vizitis la universitaton de [[Stokholmo]], sekve de 1975 ĝis 1979 la [[Amherst (Masaĉuseco)|Amherst]]-kolegion en [[Usono]] kaj diplomiĝis pri [[sociologio]]. Plue li studis en la [[Londono|Londona]] Altlernejo pri Ekonomiko kaj Politika Scienco.
 
{{Commonscat|George Papandreou}}
 
{{ĝermo-politiko}}
 
{{DEFAULTSORT:Papandreu, Georgios Andrea}}
7 084

redaktoj