Jiří Pištora (esperantisto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pli da is-tempo (bedaŭrinde), unu DEFAŬLTORDIGO kun plena nomo anstataŭ pluraj unuopaj ŝlosiloj nur kun icialo (kio ĉiukaze ne kaŭze plenan laŭalfabetigon)
funda reverko
Linio 1:
{{apartigila paĝo|Jiří Pištora}}
'''Jiří Pištora''' (naskiĝis la [[7-a de marto|7-an de marto]] [[1931]] en [[Dobruška]] - mortis la [[12-an de novembro]] [[2011]] en [[Česká Třebová]]) estis kunfondinto, en [[1960]], de la Esperanto-rondeto en [[Česká Třebová]] kiu apartenas vicon da jaroj al la plej viglaj en [[Ĉeĥio]], kaj fondinto de Esperanto-kolekto en la Urba Muzeo de Česká Třebová. [[Honoraj membroj de ĈEA|honora membro]] de [[ĈEA]].
==Profesio==
 
Li lernis fakon de maŝina mekanikisto, poste studis en fervojista teknikumo kaj laboris kiel memstara esploristo en fako de fervoja riparado (1956-1991). Ekde 1985 li fariĝis administranto kaj fine direktoro de la Urba Muzeo en Česká Třebová ĝis 2003. En 1993 li fondis tie Esperanto-kolekton.
 
==Kluba laboro==
Esperanton li lernis en 1947 en [[Nymburk]]. En 1960 li iniciatis fondon de Esperanto-rondeto „Amikeco“ en Česká Třebová kune kun [[Jindřich Štancl]] kaj [[František Jindra]]. En la rondeto li fervore kaj sindoneme laboris senĉese ekde la jaro [[1960]], kelkajn jarojn kiel prezidanto. Li faris prelegvojaĝon tra [[Bretonio]].
 
==Laboro ĉe IFEF==
En la rondeto li fervore kaj sindoneme laboris senĉese ekde la jaro [[1960]], kelkajn jarojn kiel prezidanto. Li estis unu el la kunfondintoj de la [[Tutŝtata Ĉeĥoslovaka Fervojista Esperanta Landa Asocio]], en la jaro [[1965]], kiu estis akceptita al [[IFEF]] la [[26-an de majo]] [[1965]], dum la 17-a kongreso de IFEF en [[Hamar]]. Ses jarojn li funkciis kiel komitatano de IFEF. Li organizis plurajn entreprenojn por fervojistoj-esperantistoj, ekz. trajnan ekskurson de esperantistaj fervojistoj al [[Danio]], [[Svedio]] kaj [[Norvegio]] en [[1968]], partoprenon de fervojista grupo en la 21-a kongreso de IFEF en [[Avignon]], [[Francio]], en la jaro [[1969]]. Multajn jarojn li aktive agadis en la landa sekcio de IFEF, precipe kiel distribuanto de la asocia revuo "Internacia Fervojisto". En la jaro 1993 li fondis Esperantan sekcion en la Urba Muzeo en Česká Třebová, kie li estis direktoro de la muzeo.
 
==Esperanto-kolekto en urba muzeo==
En la jaro 1993 li fondis Esperantan sekcion en la Urba Muzeo en Česká Třebová, kie li estis direktoro. En tiu tempo Esperantista Klubo en [[Prago]] perdis sian klubejon, ĉar post falo de komunista reĝimo la domon rericevis la iamaj posedantoj, kiuj ne longigis la kontrakton kun la klubo, sekve perdis sian lokon ankaŭ riĉa Esperanto-biblioteko de [[Jaroslav Šustr]]. [[ĈEA]] serĉis novan lokon por la biblioteko kaj tiam Jiří Pištora proponis deponi ĝin en la Urba Muzeo de Česká Třebová. La biblioteko fariĝis bazo de kolekto, kiu poste riĉiĝis per multaj materialoj, kiujn sendis esperantistoj kaj kluboj.
 
==Honorigoj==
*[[2004]] - Honora membro de ĈEA
*[[2008]] - Honora diplomo de IFEF
*[[2010]] - Honora diplomo okaze de la 50-a datreveno de Esperanto-rondeto „Amikeco“
 
==Artikoloj de Jiří Pištora==
*'''Kiamaniere igi en LG pli allogan E-movadon''' (Starto 4/1980, p. 27)
*'''Interparolo kun estro de Urba Muzeo en Česká Třebová''' (Starto 3/1994, p. 22-23)
*'''Nia Esperanto-muzeo daŭre riĉiĝas“ (Starto 1/19944, 4. p.)
*'''10 let oddělení „ Historie esperantského hnutí v Českých zemích“ Městského muzea v České Třebové''' (10 jaroj de fako „Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥaj landoj“ en la Urba Muzeo de Česká Třebová - en informilo de Česká Třebová 2004)
 
 
==Eksteraj ligoj==
*[http://mmct.cz/cz/page/5-historie-muzea/ Urba Muzeo en Česká Třebová - historio kun mencio pri Jiří Pištora]
*[http://mmct.cz/cz/page/9-sbirky/ Urba Muzeo en Česká Třebová - kolektoj kun mencio pri historio de Esperanto sub punkto 6]
*[http://mmct.cz/cz/page/23-knihovna/ Urba Muzeo en Česká Třebová - biblioteko kun menico pri libroj en Esperanto]
*[http://www.zpravodaj.ceskatrebova.cz/45_03clanky/47_esperanto_muzeum_10let.htm 10 jaroj de Esperanto-kolekto en Urba Muzeo de Česká Třebová]
*[http://www.ceska-trebova.cz/amikeco/d-2975/p1=2671 Kluba retejo de Esperanto-rondeto „Amikeco“ en Česká Třebová kun mencio pri Jiří Pištora]
 
En la rondeto li fervore kaj sindoneme laboris senĉese ekde la jaro [[1960]], kelkajn jarojn kiel prezidanto. Li estis unu el la kunfondintoj de la Tutŝtata Ĉeĥoslovaka Fervojista Landa Asocio, en la jaro [[1965]], kiu estis akceptita al IFEF la [[26-an de majo]] [[1965]], dum la 17-a kongreso de IFEF en [[Hamar]]. Ses jarojn li funkciis kiel komitatano de IFEF. Li organizis plurajn entreprenojn por fervojistoj-esperantistoj, ekz. trajnan ekskurson de esperantistaj fervojistoj al [[Danio]], [[Svedio]] kaj [[Norvegio]] en [[1968]], partoprenon de fervojista grupo en la 21-a kongreso de IFEF en [[Avignon]], [[Francio]], en la jaro [[1969]]. Multajn jarojn li aktive agadis en la landa sekcio de IFEF, precipe kiel distribuanto de la asocia revuo "Internacia Fervojisto". En la jaro 1993 li fondis Esperantan sekcion en la Urba Muzeo en Česká Třebová, kie li estis direktoro de la muzeo.
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Pistora, Jiri}}