Joseph Truong: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{ Informkesto esperantisto | nomo = Joseph Truong | dosiero = <!-- 180px --> | priskribo = | pseŭdonomo ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:21, 18 nov. 2011

Joseph aŭ esperantlingve Jozefo) Truong - naskiĝis la  19-an de aprilo 1977(nun 1977-04-19), do nun 46-jara - estas vjetnamdevena usona ĵurnalisto kaj esperantisto. Inter alie li komence de la 1990-aj jaroj revivigis kaj prezidis la landan sekcion de TEJO en Usono, USEJ, ankaŭ internacie aktiviĝis en la Esperanto-movado, kaj de 1997 ĝis 1999 estis prezidanto de TEJO.

Joseph Truong
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de aprilo 1977(nun 1977-04-19) (46‑jara)
en Lancaster, Pensilvanio, Usono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj USEJ
TEJO
vdr

La broŝuro La teamo de TEJO sin prezentas de 1997-1999 skribis ke en lia 10-a vivjaro estis "artikolo pri la centjariĝo de Esperanto en Time, renoma usona novaĵgazeto, kiu unue pikis lian intereson pri la internacia lingvo. Jarojn poste, lerninte la lingvon sed ankoraŭ ne laborinte kiel aktivulo, li trafis numeron de la nove redesegnita Kontakto sub la tiama redaktoro Franĉjo Veuthey kaj tiam eksciis, kio ĝuste estas TEJO. Ekde tiu hazarda malkovro komenciĝis lia nova vivo kiel Esperanto-aktivulo. Unue li refondis la domintan landan sekcion" de TEJO en Usono, "por kiu li inter alie organizis diversajn regionajn renkontiĝojn kaj redaktis la unuajn numerojn de la novaĵletero. En 1995, kiel komisiito pri UN-aferoj de TEJO, li eklaboris kun la junulara fako de la Unuiĝintaj Nacioj, kio ebligis lin disvastigi la koncepton pri Esperanto inter aliaj junularoj kaj junularaj aktivularoj tra la mondo, kaj en 1996 ankaŭ prizorgi la partoprenon de TEJO en la 2-a Monda Junulara Forumo de la Unuiĝinta Nacia Sistemo en Vieno."[1]

Post studo de ĵurnalismo en la Universitato Loyola en Marilando, li nun edziĝinte loĝas en Vaŝingtono kaj laboras ĉe la Usona Agentejo por Internacia Evoluo (angle US Agency for International Development, USAID).

Notoj

  1. broŝuro La teamo de TEJO sin prezentas de 1997-1999, paĝo 4