Thor Lange: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bazita sur la germana versio
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:15, 21 nov. 2011

Thor Næve Lange (vivinta de la 9-a de aprilo 1851 en Kopenhago ĝis la 22-a de februaro 1915) estis dana verkisto kaj tradukisto.

Lange studis klasikan filologion ekde 1869 ĝis 1874. Li eklaboris en 1875 en Sankt-Peterburgo kiel instruisto de la latina kaj greka lingvoj, kaj la jaron poste iris al Moskvo. Li edziĝis en 1883 al rusa nobelino kaj mem estis adoptita en la rusan nobelaron en 1889. Tamen li konservis la danan civitanecon kaj plu tenis intensivan kontakton al sia originlando kaj dum periodo estis dana konsulo en Rusio.

Krom grekajn tragediojn Lange tradukis popolan lirikon el la rusa en la danan lingvon, sed ankaŭ ankaŭ el aliaj eŭropaj lingvoj (Fra fremmede Lande, 1876; Nogle Folkeviser, 1878; Gennem farvet Glas, 1894; Nocturner, 1897). Lia traduko de la Kanto pri la militiro de Igor (1888) estis inspira al komponistoj kiel Peter Heise und Peter Erasmus Lange-Müller. Krome li tradukis ankaŭ verkojn de samtempaj aŭtoroj kiel The golden legend de Longfellow kaj poemojn de Nikolaus Lenau.

Siajn vojaĝ-travivaĵojn kaj spertojn li publikigis en rakontoj kiel Rusland (1882), En Maaned i Orienten kaj I Danske Farver (1887) kaj portretoj kiel A. Tolstoj (1894). Liaj propraj aperis interalie en la volumoj Fjerne Melodier (1902), Strengespil (1906), I Danske Farver (1907) und Udvalgte Digte (1915).

Thor Lange ankaŭ tre favore recenzis la gravan traktaĵon Videnskabens Fællessprog (Komuna lingvo de la scienco) de Vilhelm Thomsen en Berlingske Tidende la 12-an de majo 1905.

Fontoj